Novaĵoj (Junio 19)

(GMT+08:00) 2020-06-19 18:33:43     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 19a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendis mesaĝon al konferenco pri internacia kunlaboro de Zono kaj Vojo; Leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en HSAR estis prezentita al ĉina plej alta leĝdona instanco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en skriba mesaĝo al la Altnivela Videokonferenco pri Internacia Kunlaboro de la Zono kaj Vojo, ke Ĉinio kunlaboros kun siaj partneroj por disvolvi la Zonon kaj Vojon en modelon de kunlaboro al traktado de defioj per unueco. Xi diris, ke la Zono kaj Vojo estos ankaŭ modelo de sano por protekto de sekureco kaj bonfarto de homoj, modelo de restarigo por renormaliĝo de ekonomia kaj socia aktiveco, kaj modelo de kresko por liberigo de disvolva potencialo.

Xi diris, ke la videokonferenco estas "tre grava kunveno, kiu donas al la partneroj de kunlaboro de la Zono kaj Vojo oportunon diskuti kolektivan respondon al la kronvirusa epidemio, antaŭenpuŝi la kunlaboron de la Zono kaj Vojo, kaj plifortigi internaciajn solidarecon kaj kunlaboron.

Li diris, ke la subita atako de la kronvirusa epidemio grave minacas la vivojn kaj sanon de homoj tra la tuta mondo. Ĝi donis pezan baton al la monda ekonomio, kaj portis severajn ekonomiajn kaj sociajn defiojn al iuj landoj, precipe la evoluantaj. Por bridi la viruson, landoj prenis fortajn kaj efikajn rimedojn, specifajn al sia nacia kunteksto. Krome, multaj landoj klopodas por rekomenci ekonomian kaj socian disvolviĝon. Li rimarkigis, ke por Ĉinio, la vivoj kaj bonfarto de la popolo ĉiam estas metitaj sur la unuan lokon.

Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio agos laŭ sia kapablo kaj faros sian kontribuon al frua tutmonda venko kontraŭ epidemio, kaj renomaligo de la tutmonda ekonomio. Li akcentis, ke ĉu por subigi la viruson aŭ realigi ekonomian renormaliĝon, ni ne povas sukcesi sen solidareco, kunlaboro kaj multflankismo. La ĝusta maniero trakti tutmondajn krizojn kaj realigi longtempan disvolviĝon estas plifortigi konektitecon, malfermitecon kaj inkluzivecon.

Ĵaŭde vespere en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidis la Altnivelan Videokonferencon pri Internacia Kunlaboro de la Zono kaj Vojo. La videokonferencon ĉeestis ministroj pri eksterlandaj aferoj aŭ ministronivelaj oficialuloj. Ankaŭ ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus kaj administranto de la Disvolva Programo de la UN Achim Steiner partoprenis en la okazaĵo.

Antaŭ sia parolado, Wang legis skriban mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping. Wang diris, ke danke al la fervora partopreno kaj plenforta subteno de diversaj partioj, la iniciato Zono kaj Vojo fariĝis la plej granda platformo de internacia kunlaboro. Li diris, ke en la pasinta pli ol unu jaro, kunlaboro de la Zono kaj Vojo ĉiam progresis malgraŭ la negativa influo de la kronvirusa epidemio kaj la tutmonda ekonomia recesio, kun plialtigita nivelo de kunlaboro kaj plifortigita konektiteco. Reciproka helpo inter partneroj de la kunlabora mekanismo montris grandan viglecon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis plibonigon de strategia administrado por akceli altkvalitan disvolvadon de la armitaj trupoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la gravan instrukcion en telekonferenco pri strategia trejnado de armitaj trupoj.

Xi emfazis la gravecon okazigi trejnadon de strategia administrado por la armitaj trupoj kaj diris, ke klopodoj devas esti koncentritaj al celoj, problemoj kaj rezultoj por ĝisdatigi la administran koncepton kaj plibonigi la sistemon kaj mekanismon de strategia administrado. Xi alvokis klopodojn por plene efektivigi la 13an kvinjaran planon por konstruado de la armitaj trupoj kaj antaŭenigo de formulado de la 14a kvinjara plano pri disvolviĝo de la armeo.

Leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de la Ĉina Popola Respubliko estis submetita al la plej alta leĝdona instanco por ekzameno ĵaŭde.

Laŭ proparolanto de la Komitato pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la leĝprojekto estis prezentita al la iranta sesio de la Konstanta Komitato de la NPK fare de la Konsilio de Prezidantoj.

Laŭ la oficejo de la proparolanto, la leĝprojekto estas grava leĝdona tasko por efektivigo de la spirito kaj postuloj de la Decido de la NPK pri Starigo kaj Plibonigo de la Leĝa Sistemo kaj Leĝplenumaj Mekanismoj de la HSAR por Protekti la Nacian Sekurecon.

Laŭ la Ĉina Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, Ĉinio ĵaŭde publikigis datumojn pri la gena sekvenco de la nova kronviruso el la infektita amaso de la bazaro Xinfadi en Pekino.

La Ĉina Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj ankaŭ prezentis la datumojn pri la genoma sekvenco de la viruso al la Monda Organizo pri Sano.

Sekureca oficialulo diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Pekino jam publikigis serion da rimedoj por striktigi la regadon de homa fluado post la apero de pluraj novaj amasoj de infektoj de la nova kronviruso.

Laŭ Pan Xuhong, vicestro kaj proparolanto de la municipa buroo pri publika sekureco, homoj apartenantaj al tri kategorioj ne rajtas foriri el Pekino.

La unua kategorio inkluzivas konfirmitajn kronvirusajn pacientojn, suspektitajn kazojn, proksimajn kontaktantojn, sensimptomajn infektitojn kaj homojn kun febro. La dua kovras tiujn, kiuj vizitis pograndan bazaron de agrikulturaj produktoj Xinfadi aŭ havis proksiman kontakton kun koncernataj homoj ekde la 30a de majo. La tria inkluzivas homojn loĝantajn en regionoj kun mez- kaj alt-nivela risko.

La ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde publikigis reviziitan projekton pri alilandaj strategiaj investoj en ĉinaj borstabeligitaj firmaoj, serĉante malaltigi sojlojn kaj moderigi restriktojn por allogi pli da investoj al la merkato.

La revizio malpliigis postulojn de aktivoj por investoj, kondiĉante, ke alilandaj investantoj devas aŭ posedi almenaŭ 50 milionojn da usonaj dolaroj aŭ administri aktivojn de ne malpli ol 300 milionojn da usonaj dolaroj por eniro en la merkaton. Laŭ nunaj reguloj, la sojloj estis fiksitaj je 100 milionoj kaj 500 milionoj da usonaj dolaroj respektive.

La reviziita projekto ankaŭ mallongigis la fiksitan periodon por akcioj de alilandaj posedantoj de tri jaroj ĝis 12 monatoj kaj forigis akciposedajn limigojn de alilanda strategia investo per laŭcela porcirumado de borstabeligitaj firmaoj. Aliaj ŝanĝoj inkluzivis malaltigi akciposedajn limigojn de investoj per interkonsentitaj transigoj al 5% de 10% kaj vastigo de investaj kanaloj.

  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin