Denove nerefuteblaj pruvoj en batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang

(GMT+08:00) 2020-06-19 19:37:03     Redaktoro:Pluveta

La 19an de junio, la Ĉina Globa Televida Reto (China Global Television Network: CGTN) al la Ĉina Komunika Grupo elsendis la dokumentan filmon "Impona Tianshan-monto – Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang". Ĝuste tiam, kiam Usono senskrupule subskribis en leĝon la Politikan Akton pri Homaj Rajtoj de Ujguroj, tiu ĉi dokumenta filmo prezentiĝis. Ĝi aperigas grandan kvanton da faktoj kaj detaloj pri krimoj faritaj de teroristoj en Xinjiang kaj elmontras rimarkindajn efikojn en la batalo kontraŭ terorismo kaj la forigo de ekstremismo fare de la ĉina registaro en Xinjiang. Ĉio ĉi tio malkovras diversajn mensogojn elpensitajn de usonaj politikistoj.

Laŭ neperfekta statistiko, de 1990 ĝis la fino de 2018, en Xinjiang okazis kelkaj miloj da terorismaj eventoj, kiuj kaŭzis grandan nombron da mortoj, vundoj kaj perdoj. Sed, pro la intencaj manipulado kaj ŝirmado, la internacia komunumo konas tion tre malmulte. Por subpremi Ĉinion iuj usonaj politikistoj publike alprenas duoblan normon. Ili ne nur eltiras lecionojn el la evento 9·11, sed ankaŭ ne volas nomi tiujn perfortulojn en Xinjiang "teroristoj". Kaj cetere ili eĉ liveris al tiuj helpojn kaj monrimedojn.

Terorismo estas komuna malamiko de la homaro. La dokumenta filmo elsendita de CGTN estas farita per surloka intervjuado kaj malkovras grandan nombron da veraj scenoj, kiujn persone spertis suferintoj kaj postvivantoj, kaj kiuj prezentas teruraĵojn, ekzemple la teroristoj hakas homojn per tranĉilo, dispremas homamason per aŭto, faras atakojn per botelbomboj kaj simile.

Fronte al krimagoj faritaj de teroristoj, neniu registaro, se ĝi estas respondeca, povas silenti pri tio. Oni demandu tiujn usonajn politikistojn, ĉu ili povus silenti, se tia similaĵo okazus antaŭ ilia pordo. Ĉu ili vere forgesis la eventon 9·11?

Serik Korzhumbayev, ĉefredaktoro de la kazaĥa ĵurnalo Republic Economics Newspaper, kiu multfoje estis en Xinjiang, taksas, ke la ĉina registaro aktive respondis al la "Tutmonda Strategio de UN kontraŭ Terorismo", unuflanke luktante kontraŭ teroristoj kaj aliflanke farante preventon kontraŭ ferfortaĵoj, kaj tio akiris bonajn efikojn. Ikenna Emewu, profesia amaskomunikilisto kaj direktoro de la afrika amaskomunikila centro en Ĉinio, komentas, ke en la lastaj jaroj Ĉinio sukcese bridis la terorisman minacon kaj donis al la mondo ekzemplon flanke de la batalo kontraŭ terorismo. Li alvokis, ke ĉiuj landoj serioze studu la kontraŭterorismajn spertojn de Xijiang.

"Mi ja esperas, ke miaj infanoj povos sane kreski en tia medio sunplena, aparte sekura kaj aparte stabila."Tio, kion esprimas Xijiang-ano en dokumenta filmo farita de CGTN, spegulas la komunan voĉon de ĉiuj etnoj en Xijiang. La lukto de Xijiang kontraŭ terorismo kaj ĝia forigo de ekstremismo akiris evendentajn efikojn. La prospero kaj stabileco de Xijiang neniam povos esti forviŝita. Ni esperas, ke iuj usonaj politikistoj demetu la"kolorajn okulvitrojn", forĵetu la "duoblan normon", kaj retiru la nigran manon senskrupule subtenantan al teroristoj kaj intervenanta en la aferojn de Xijiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin