Dokumenta filmo"Impona Tianshan-monto — Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang" estos elsendita

(GMT+08:00) 2020-06-19 19:49:03     Redaktoro:Pluveta

La dokumenta filmo "Impona Tianshan-monto — Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang" estas la tria parto de la serio da filmoj faritaj de CGTN pri la batalo de Xinjiang kontraŭ terorismo. La filmo rakontas pri ordinaruloj kaj herooj, kiuj batalis kontraŭ terorismo en Xinjiang kaj pri spertantoj de la terorismaj eventoj, montrante grandan oferon de Xinjiang por protekti stabilecon kaj sekurecon, kaj malkovrante esencon de perfortaj terorismaj eventoj okazintaj en Xinjiang kaj serion da rimedoj prenitaj de Ĉinio por elimini ekstremismon, bati terorismon kaj protekti socian stabilecon kaj sekurecon.

La teamo vizitis kvin regionojn, kie okazis plej seriozaj perfortaj terorismaj eventoj en Xinjiang. La filmo konsistas el kvar partoj: Ĉie de Verdaj Montoj, Diroj de Postvivantoj, Kontraŭterorisma Batalo kaj Vivo sub Suno. La unua parto diras rakontojn de policanoj, kiuj oferis sangon kaj vivon en la kontraŭterorisma batalo. La dua parto rakontas damaĝojn de perforta terorismo al ordinaraj popolanoj. La tria parto konigas la disvolviĝon de terorismo en Xinjiang kaj la rimedojn kontraŭ la terorismo. La lasta parto prezentas sopiron de la popolanoj en Xinjiang al stabila kaj feliĉa vivo. La filmo estos dissendita ekde la 19a de junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin