Malfermiĝas al turistoj vilaĝo de gelaŭ-etno

(GMT+08:00) 2020-06-22 12:51:46     Redaktoro:祃璟琳

La 18an de junio, en la distrikto Wulong, malfermiĝis por turistoj la vilaĝo Tianjia, unika, de gelaŭ-etno en la municipo Chongqing, Ĉinio. En tiu tago la kultura prezentado, eksponado de indiĝenaj produktaĵoj, spertado de gelaŭ-moroj alportis al turistoj folkloran festenon grandiozan. Ĝi aperis aparta kaj mistera por tiuj vizitantoj.

La vilaĝo areas 1,7 kvadratajn kilometrojn. En ĝi troviĝas pli ol 90 familioj el 348 gelaŭoj, nome 82% de la tutvilaĝa populacio.

De 2013 la "Sava Agado" por la vilaĝo plenumiĝas apogite de la loka registaro, ĉar ĝi estas tradicia vilaĝo de Ĉinio, kaj la ŝtato agas por ĝin protekti.

Gelaŭ estas tradicia etno, kaj la gelaŭoj loĝas ĉefe en domoj tegmentitaj per lignaj tegoloj aŭ starantaj super palisoj. Tia malnova formo de arkitekturo jam malofte videblas nun. Por protekti tiun ĉi vilaĝon tradician kaj malnovan la loka registaro postulis fari restaŭradon kaj bontenadon al ĝi kaj, surbaze de tio, kontruadon de folklora muzeo, indiĝena hotelo, kampara turismpromenejo, fruktopluka ĝardeno, infana ĝardeno kaj aliaj amuzejoj, ĉirkaŭe de ĝi.

"Nun la nove restaŭrita vilaĝo jam formiĝis. Ĝi aspektas pli alloga sur la fono de la puraj akvoj kaj la belaj montoj, kaj kun apartaj tradicio kaj moroj ĝi alportos al vizitantoj distingitan sperton," diris koncerna respondeculo de la loka registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin