Novaĵoj (Junio 22)

(GMT+08:00) 2020-06-22 16:28:29     Redaktoro:祃璟琳

Novaĵoj (22a de Junio)

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 22a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina nacia leĝdona instanco ekzamenis leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la HSAR; Pintkunveno de Ĉinio kaj la EU liveros certecon en tempo kun nestabileco . Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina plej alta leĝdona instanco ekzamenis la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de la Ĉina Popola Respubliko.

La leĝprojekto estis prezentita por diskuto en la 19a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) de ĵaŭdo ĝis sabato.

Komisie de la Konsilio de Prezidantoj de la Konstanta Komitato de la NPK, oficialulo de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la NPK klarigis la leĝprojekton al la sesio ĵaŭde.

Kun 66 artikoloj, la leĝprojekto havas ses ĉapitrojn: la ĝeneralaj principoj; la devoj kaj institucioj de la HSAR pri protekto de nacia sekureco; krimoj kaj punoj; jurisdikcio pri kazoj koncernaj al nacia sekureco, apliko de leĝoj kaj proceduroj; institucioj de la Centra Popola Registaro en la HSAR por protekto de nacia sekureco; kaj aldonaj kondiĉoj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, diris en la ferma kunveno de la sesio, ke starigi kaj plibonigi sur la nacia nivelo la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR por protekti nacian sekurecon estas la grava rimedo por subteni kaj plibonigi la sistemon de "unu lando, du sistemoj". Li diris ankaŭ, ke tio estas ankaŭ la fundamenta solvo por konservi longtempan prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj certigi stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero de "unu lando, du sistemoj".

La honkonga socio bonvenigis la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kiu estis ekzamenita de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

La leĝprojekto, kiu estis prezentita por diskutado en la 19a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) de ĵaŭdo ĝis sabato, estis laŭdata pro la konsidero pri la alta grado de aŭtonomeco kaj juraj diferencoj de Honkongo kaj atingo de perfekta ekvilibro inter gardo de nacia sekureco kaj protekto de la leĝaj rajtoj kaj liberecoj de la honkonga popolo.

Leung Chun-ying, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke la leĝdono reflektas la vivecon de principoj de "unu lando, du sistemoj", "la honkonga popolo administranta Honkongon" kaj alta grado de aŭtonomeco.

Tam Yiu-chung, membro de la Konstanta Komitato de la NPK, diris, ke la leĝprojekto kondiĉas la protekton de homaj rajtoj en la plej granda amplekso, plene konsideras la apartecon de la ordinara leĝo, enhavas opiniojn de diversaj sektoroj en Honkongo kaj ankaŭ montras la fidon de la centraj aŭtoritatoj al la leĝplenumaj fortoj de Honkongo.

Meze de la furioza kronvirusa pandemio, la venonta 22a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde espereble akcelos urĝe bezonatan fidon en la tutmonda batalo kontraŭ la viruso kaj liveros pli da certeco en tempo de senprecedenca nestabileco.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj per kunlaboro kaj konsento ĉiam pli grandaj ol konkurenco kaj diferenco, Ĉinio kaj la EU pruvis, ke ili estas longtempaj, ampleksaj strategiaj partneroj.

De post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, estroj de ambaŭ flankoj subtenis striktan komunikadon kaj kunordigon per telefonaj konversacioj, videokonferencoj kaj aliaj rimedoj. La oftaj interŝanĝoj estas pruvo de profunda politika reciproka fido kaj strikta strategia kunordigo inter la du flankoj, kio metis la bazon por konkreta kunlaboro por trakti la sankrizon de la mondo.

La reciproka subteno inter Ĉinio kaj Eŭropo starigis ekzemplon por la tutmonda batalo kontraŭ epidemio. Kiam la epidemio eksplodis en Ĉinio, la EU kaj pluraj eŭropaj landoj esprimis subtenon al Ĉinio kaj sendis urĝe bezonatajn provizaĵojn. Kiam la epidemio komenciĝis marte en Eŭropo, Ĉinio senprokraste sendis protektajn provizaĵojn kaj medicinajn teamojn al Eŭropo.

La kronvirusa pandemio grave influas la mondon, tial pli strikta kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU injektos pli da memfido por revigligo de la tutmonda ekonomio.

La kapablo de Pekino pri ĉiutagaj nukleacidaj ekzamenoj plialtiĝis de 100 000 al pli ol 230 000 ĝis sabato meze de la klopodoj por bridado de la revigliĝo de kronvirusaj kazoj de enlanda propagiĝo.

Gao Xiaojun, proparolanto de la municipa komisiono pri sano, diris, ke la nombro de difinitaj institucioj por nukleacida ekzameno en la urbo pliiĝis de 98 ĝis 124 dum la lasta semajno. Gao diris, ke inter la institucioj estas 20 centroj pri regado de malsanoj, 73 hospitaloj kaj 31 medicinaj laboratorioj.

Ekde la 13a de junio, homoj laborantaj en la pogranda bazaro Xinfadi, kiu rilatis al la lastatempe raportitaj kazoj, loĝantoj en proksimaj komunumoj, kaj homoj, kiuj vizitis la bazaron, estis organizitaj por havi nukleacidajn ekzamenojn.

Laŭ la urba registaro, la urbo ankaŭ prioritatigis la ekzamenon por laborantoj de restoracioj, manĝaĵaj vendejoj, pograndaj bazaroj kaj ankaŭ ekspresaj kaj manĝaĵ-liveraj firmaoj.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke 18 novaj kronvirusaj kazoj estis raportitaj en la ĉina ĉeftero dimanĉe, el kiuj 11 estis lokaj propagiĝoj kaj sep estis importitaj kazoj. Neniu nova morto estis raportita.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke inter la kazoj de loka propagiĝo, Pekino registris naŭ kaj Hebei-provinco registris du.

La komisiono ankaŭ identigis sep novajn sensimptomajn pacientojn. La konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero sumiĝis je 83 396 kaj la totala nombro de mortoj kalkuliĝis al 4634, kun 114 sensimptomaj pacientoj sub medicina observado.

Efikeckontroloj de la enlande konstruita prototipo de nova rapidega magnetleva trajno de Ĉinio, kun projektita maksimuma pohora rapido de 600 kilometroj, komenciĝis en Ŝanhajo dimanĉe.

La prova prototipo, kiu havas nur unu vagonon, povas kontroli kaj optimumigi la ŝlosilajn teknologiojn kaj kernajn sistemajn komponantojn de la rapidega magnetleva sistemo kaj metas teknologian bazon por la baldaŭ venonta inĝenieria prototipo, laŭ la Kompanio Qingdao Sifang de la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio, la trajnofabrikanto en la ĉina orienta provinco Shandong.

La kompanio diris, ke dum la unua provkurado dimanĉe en magnetleva prov-linio, pli ol 200 komponantoj, inkluzive de laborkondiĉoj de trakforkoj, malgrandaj kurboj kaj deklivoj, estis analizitaj.

La prototipo de magnetleva trajno estis fabrikita en la produktlinio de la kompanio en la urbo Qingdao, Shandong, en majo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin