Nova trejnaviadilo ekspluatita de Ĉinio faris sukcesan unuan flugon

(GMT+08:00) 2020-06-22 19:48:47     Redaktoro:祃璟琳

La Aviadindustria Korporacio de Ĉinio anoncis, ke la trejnaviadilo AG100 farita de Ĉinio mem sukcese faris sian unuan flugon sabate matene.

AG100, kiu estas trejnaviadilo de la nova generacio, faris sian unuan flugon en la flughaveno Moganshan en la gubernio Deqing de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Laŭ pilotoj, dum sia 10-minuta flugo, la aviadilo montris bonan manovreblecon kaj stabilecon, kaj ĉiuj sistemoj funkciis normale.

La primara trejnaviadilo AG100 estis ekspluatita de la Ĝenerala Aviadila Instituto de la Zhejiang-a Ĉina Aviada Industrio sub la Ĝenerala Aviadila Korporacio de la Ĉina Aviada Industrio. Ĝi estis ekspluatita por kontentigi fortan postuladon de ĉina kaj tutmonda merkatoj. La projektistaro de la aviadilo jam petis de eblaj aĉetantoj opiniojn pri la aviadila modelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin