Novaĵoj (Junio 23)

(GMT+08:00) 2020-06-23 16:27:37     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 23a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi atendas pli stabilajn kaj maturajn rilatojn inter Ĉinio kaj la EU en postpandemia epoko; Ĉinio firme oponas tiel nomatan nomŝanĝan leĝprojekton de Japanio pri insularo Diaoyu. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis per videoligo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

Xi diris, ke de post la kronvirusa eksplodo, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) subtenis kaj helpis unu la alian, kaj ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun la eŭropa flanko por antaŭenpuŝi pli stabilajn kaj pli maturajn rilatojn en la postpandemia epoko kaj levi la rilatojn al nova alteco. Xi diris, ke Ĉinio deziras pacon anstataŭ hegemonion, kaj emfazis, ke Ĉinio estas ne nur lando kun longa historio, sed ankaŭ evolua lando plena de viveco. Li diris, "La deirpunkto de ĉiuj niaj politikoj kaj laboroj estas ebligi al la ĉina popolo havi feliĉan vivon. Ni konstante sekvos la vojon de paca disvolvado." Li akcentis, ke Ĉinio prezentas oportunojn, sed ne minacojn. Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo de la EU, ĉar Ĉinio plu profundigos reformon kaj vastigos malfermon, kio liveros al Eŭropo novajn ŝancojn de kunlaboro kaj disvolvan spacon.

Xi emfazis, ke kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, Ĉinio persistos pri multflankismo kaj sekvos la koncepton pri tutmonda regado de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj kundivido de avantaĝoj.

La du gvidantoj de la EU diris, ke la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio estas plenaj de viveco, substrekante, ke nur per kunlaboro la mondo povas trakti tutmondajn defiojn, kaj nur dialogo kaj konsiliĝo povas solvi konfliktojn kaj forigi regionan nestabilecon, ĉar la mondo multe alfrontas grandan necertecon. Ili diris, ke la EU volas konduki strategian dialogon kun Ĉinio por vastigi konsenton en sincera maniero. Ili ankaŭ esprimis volon labori kun Ĉinio por venki la influon de la pandemio kiel eble plej rapide kaj antaŭenpuŝi la mondan ekonomian renormaliĝon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde sendis gratulan leteron al la Eksterordinara Kunveno de Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, esprimante la pretecon de la KPĈ intensigi strategian komunikadon kun politikaj partioj de arabaj ŝtatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj ĝuas longedaŭran amikecon datiĝantan de la antikveco. Ĉinaj kaj arabaj popoloj, iamaj proksimaj kunuloj laŭ la antikva Silka Vojo, klopodas antaŭenpuŝi kunlaboron de la Zono kaj Vojo por realigi sian komunan aspiron al nacia prospero kaj rejuniĝo.

Xi diris, ke la Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj estas grava platformo por partiaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj. Fronte al la nova situacio kaj novaj defioj post la kronvirusa epidemio, la KPĈ volas labori flanko ĉe flanko kun politikaj partioj de arabaj ŝtatoj por pli bone ludigi la rolon de ĉi tiu platformo per intensigita strategia komunikado kaj dividado de regada sperto kontraŭ la fono de regula epidemia prevento kaj regado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde vokis Ĉinion kaj la Eŭropan Union (EU) vastigi duflankan malfermon kaj plifortigi praktikan kunlaboron por pli bone realigi reciprokajn profitojn kaj gajnojn.

La promeso estis farita lunde, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Li diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, ĉina-eŭropuniaj rilatoj estis ĝenerale difinitaj per kunlaboro, kio plibonigis bonfarton de ambaŭ popoloj kaj alportis stabilecon al la mondo. Ĉinio ĉiam subtenis la procezon de eŭropa integriĝo, kaj ĝojas vidi, ke la EU konservos unuecon kaj prosperon. Li alvokis al la du flankoj rigardi siajn rilatojn de longtempa perspektivo kaj kun pli vasta vizio, kaj konsideri unu la alian kiel ampleksajn strategiajn partnerojn. Li diris, ke Ĉinio kaj la EU subtenas la multflankan kaj liberan komercon, kaj Ĉinio volas daŭrigi komunikadon kun la EU pri demandoj kiel la reformo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kune protekti la regulojn bazitajn sur multflanka komerca sistemo, partopreni konstrueme en la multflanka procezo de la traktado de klimatŝanĝiĝo.

Michel kaj von der Leyen alte taksis la reciprokan subtenon kaj solidarecon en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio inter la EU kaj Ĉinio. Ili diris, ke la volo de kunlaboro inter la EU kaj Ĉinio ne malfortiĝas, kvankam la pandemio influis multajn landojn.

La gvidantoj de la EU laŭdis la aktivan partoprenon de Ĉinio en la internacia kunlaboro pri la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, iniciatita de la EU, kaj diris, ke la EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomia renormaliĝo, kune protekti sekurecon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj plu vastigi merkatan malfermon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas adopton de la tiel nomata nomŝanĝa leĝprojekto fare de Japanio pri la insularo Diaoyu, kaj postulis seriozan traktadon kun Japanio per diplomatiaj kanaloj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en regula gazetara konferenco. Li diris, ke la insularo Diaoyu estas teritorio propra al Ĉinio, kaj Ĉinio estas decidema kaj rezoluta pri protekto de sia teritoria suvereneco.

Zhao diris, ke la japana adopto de la tiel nomata nomŝanĝa leĝprojekto estas serioza provoko kontraŭ la teritoria suvereneco de Ĉinio. Tio estas kontraŭleĝa kaj senefika, kaj ĝi ne povas ŝanĝi la fakton, ke la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio. Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Japanio per diplomatiaj kanaloj kaj rezervas la rajton fari pluajn respondojn.

Ĉinio lanĉis la lastan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 9 horo kaj 43 minutoj marde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

Laŭ la Ĉina Satelit-Navigada Oficejo, la satelito, la 55a en la familio de BeiDou, kiu signifas la Grandan Ĉerpilon en la ĉina lingvo, estis sendita al la kosmo per la portoraketo Changzheng-3B.

Ĉinio subtenos eksportajn firmaojn en vendado de produktoj en la enlanda merkato, faciligante merkat-aliron, vastigante vendajn kanalojn kaj plifortigante financan helpon por helpi ilin venki malfacilojn kaj stabiligi eksterlandan komercon.

Laŭ gvidlinio publikigita de la Ŝtata Konsilio, ĉi-jare la lando liveros enlandan merkat-aliron al produktoj origine faritaj por eksportado, nur se ili plenumas iujn teknikajn normojn. La registaro ankaŭ simpligos la procedurojn por deviga diplomo de la koncernaj produktoj. La registaro instigos al firmaoj fari produktojn por eksportado kaj enlandaj vendoj sur la sama produktolinio, laŭ la samaj normoj kaj kun sama kvalito, por redukti produktkostojn kaj faciligi komercan transformiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin