Kompletigo de tutgloba navigada konstelacio de BeiDou reflektas neelĉerpeblan movforton de Ĉinio por teknologia novigado

(GMT+08:00) 2020-06-23 19:44:50     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio lanĉis la lastan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 9 horo kaj 43 minutoj marde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo. Tio signifas la grandan sukceson en la kampo de scienco kaj teknologio de Ĉinio.

La la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou komencis en 1994 kaj kompletigis la tutgloban navigadan konstelacion post 26 jaroj. Per la strategio de tri ŝtupoj, servi Ĉinion en la unua ŝtupo, servi la regionon de Azio kaj Pacifiko en la dua ŝtupo kaj servi la tutan mondon en la tria ŝtupo, la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou fariĝis unu el kvar tutmondaj navigad-satelitaj sistemoj en la mondo. La aliaj tri tutmondaj navigadaj sistemoj estas GPS de Usono, Galileo de la Eŭropa Unio, kaj GLONASS de Rusio.

Prezidanto Xi Jinpin diris, ke la demandoj de grava kaj kerna teknologio devas esti venkitaj de Ĉinio mem. La ellaborantoj de la sistemo BeiDou klopodis ĉinigi la sistemon kaj kernajn partojn. Per iliaj klopodoj, ĉiu parto de la sistemo BeiDou-3 realigis memregeblan, kaj ĉiuj satelitoj faritaj de Ĉinio mem en la sekva periodo.

La sistemo BeiDou plu fortigis sian kapablon en kampoj kiel konstruado kaj apliko, fortigo de kongrueco kaj interfunkciigebleco, por faciligi la uzantojn en tutmendo. Ĝis nun, la sistemo BeiDou jam konstruis la du-flankan kunlaboran sistemon de interkonekto kaj servo kun la aliaj tri tutmondaj navigadaj sistemoj. Krome, Ĉinio kunhavigis la teknologion kun internacia komunumo kaj landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo.

La kompletigo de tutgloba navigada konstelacio de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou vekis la atenton de la internacia komunumo. Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por kosmaj aferoj sendis la videaĵon por gratuli Ĉinion pro la sukcesa kompletigo de tutgloba navigada konstelacio de la sistemo BeiDou kaj konfirmis la grandan kontribuon de la sistemo BeiDou por antaŭenigo de tutmonda ekonomia kaj socia disvolviĝo. La ĵurnalo The Daily Mail diris, ke la sistemo BeiDou estas la escepta hereaĵo. Rusa specialisto pri kosmo Sergey Filippenkov diris, ke la malproksim-orienta regiono, la mez-orienta regiono, Orient-Afriko kaj eĉ la tuta Afriko bezonos la servojn de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou.

Laŭ la plano, Ĉinio plenumos la kompreneman sistemon per la sistemo BeiDou kiel la kerno por kontribui al la disvolvado de la ekonomio de la mondo. Tiu signifas, ke la sekvado de pli bona komuna estonteco de la homaro estas la senfinita potenco de la disvolvo de scienco kaj teknologio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin