Krei ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Eŭropo kun pli da monda influo

(GMT+08:00) 2020-06-23 20:58:27     Redaktoro:祃璟琳

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis per videoligo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

Xi diris, ke Ĉinio deziras pacon anstataŭ hegemonion, kaj emfazis, ke Ĉinio estas ne nur lando kun longa historio, sed ankaŭ evolua lando plena de viveco. Li diris, "La deirpunkto de ĉiuj niaj politikoj kaj laboroj estas ebligi al la ĉina popolo havi feliĉan vivon. Ni konstante sekvos la vojon de paca disvolvado." Li akcentis, ke Ĉinio prezentas oportunojn, sed ne minacojn. Ĉinio estas partnero, sed ne kontraŭulo de la EU, ĉar Ĉinio plu profundigos reformon kaj vastigos malfermon, kio liveros al Eŭropo novajn ŝancojn de kunlaboro kaj disvolvan spacon.

Fronte al la granda ŝanĝiĝo nevidebla en jarcento, Ĉinio kaj la EU prenas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter la du flankoj kiel novan deirpunkton por malfermi novan situacion por kunlaboro en la postpandemia epoko.

Dum la kronvirusa epidmeio, ambaŭ flankoj rekomendis internacian kunlaboron pri batalo kontraŭ la epidmeio, firme subtenis la Mondan Organizon pri Sano kaj traktis diversajn necertecojn per certeco de kunlaboro. Dum la renkontiĝo kun Michel kaj Von der Leyen, prezidanto Xi diris, ke ĉiuj opinioj kaj kunlaboro de Ĉinio kaj la EU, kiel du gravaj fortoj, grandaj merkatoj kaj ĉefaj civilizacioj, havas tutmondan gravecon.

Dum la kunveno, la du flankoj emfazis triapartian kunlaboron en Afriko. Estas konate, ke Afriko estas tre grava por eŭropaj landoj. Eksa franca prezidento Francois Hollande diris, ke Francio estus triamonda lando sen Afriko. Ĉinio kiel la plej granda komerca partnero de Afriko havas riĉajn spertojn en helpo al afrikaj landoj. Tial plifortigo de triapartia kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU en Afriko utilas ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al ĉiuj afrikaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin