Mediatoj: Pekina reĝimo de epidemia regado en gravaj lokoj eble fariĝos ventoflago

(GMT+08:00) 2020-06-24 15:07:56     Redaktoro:祃璟琳

Diversaj flankoj fokusiĝas al la kronvirusa epidemio en Pekino, de post kiam la urbo raportis novan konfirmitan kronvirusan kazon de loka propagiĝo en la 12a de junio. La ĵurnalo New York Times raportis en la 19a de junio pri la respondo de Pekino al la viruso, dirante, ke post la resalto de la epidemio en la pasintaj tagoj, Pekino tuj ekagis por malebligi novan eksplodon de la epidmeio.

La ĵurnalo New York Times diris, ke post kiam estis trovitaj novaj konfirmitaj kazoj, la loka registaro tuj reagis kaj fermis ĉefan pograndan bazaron de agrikulturaj produktoj, rilatan al tiuj kazoj, kaj komencis fermitan administradon al pli ol 40 apartamentaj konstruaĵoj. Ankaŭ la distrikto Fengtai, kie estis eltrovita la pejparto de la novaj kazoj, ĝustatempe komencis la krizokazan respondon.

De nul horo de la 11a de junio ĝis la 24a horo de la 22a de junio, Pekino raportis entute 249 lokajn konfirmitajn kazojn. Tamen Pekino ne fermis la tutan urbon, sed fokusiĝis al gravaj ejoj kaj regionoj. Tial homoj ne estas tiel timaj kiel antaŭe kaj la tuta urbo restas normala.

La ĵurnalo diris, ke tio profitas de spertoj akumulitaj de la ĉina registaro en la pasintaj monatoj. Se la maniero de la pekina traktado sukcesos, ĝi eble fariĝos la ventoflago de la venonta respondo de Ĉinio al epidmeioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin