Evito de respondeco estis baro de batalo kontraŭ epidemio en Usono

(GMT+08:00) 2020-06-24 15:11:15     Redaktoro:祃璟琳

En la 21a de junio, la usona flanko denove kulpigis Ĉinion, dirante, ke la nova kronviruso estas la ĉina produkto, kaj Ĉinio devas respondeci pri la afero. Oni povas rigardi, ke usonaj politikistoj jam kutimas ĵeti respondecon sur Ĉinion por ŝanĝi kontraŭdiron kaj servi la elekton.

Usono jam fariĝis la monda ŝtorma okulo kun pli ol 2,3 milionoj da konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano kaj pli ol 120 miloj mortoj. Lastatempe, en la situacio,ke la kronvirusa epidemio ne povas esti efike regita, Usono devigis rekomenci laboron kun la afero de la morto de George Floyd samtempe, reeksplodiĝo de la epidemio estos neevitebla. Tamen, la politikistoj ne volas rekte alfronti la epidemion, anstataŭe, ili politikigis la viruson apartenan al la kampo de naturo kaj scienco, kaj ĵetis respondecon sur Ĉinion kun neniu kialo, kaŭzante la baron de la tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio.

La mensogo de Usono, ke Ĉinio kaŝis la epidemion en du monatoj, kaŭzante mortojn de 100 000 usonanoj, jam estis nudigita de la blanka libro Bati COVID-19: Ĉinio en Agado publikigita de Ĉinio.

Kompare kun usona hezitemo, Ĉinio tuj decidis fermi la urbon Wuhan en la 23a de januaro por tranĉi la disvastiĝon de viruso. Responde al nova ondo de la epidemio, Pekino tuj altigis la nivelon de preventado kaj regado kontraŭ la epidemio. De la 12a ĝis la 22a de junio, pli ol 2,34 milionoj da homoj en Pekino havis nukleacidajn ekzamenojn.

La fakto pruvis, ke scienca problemo devas solvita en la scienca maniero. Politiko kaj socia mobilizado nur servas al sciencaj prevento kaj regado de la epidemio. Eviti respondecon kun neniu kialo nur fariĝas la baro de internacia kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin