Novaĵoj (Junio 24)

(GMT+08:00) 2020-06-24 17:04:22     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 24a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi ordonis daŭrigi klopodojn por batalo kontraŭ drogaĉoj; Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokis Ĉinion, Rusion kaj Hindion labori kune. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por daŭrigi la tenacan kontraŭdrogaĉan sintenon kaj la batalon de la popolo kontraŭ drogaĉoj kaj akiri novan progreson en la regado de drogaĉoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la gravan instrukcion al konferenco okazita marde por laŭdi organizojn kaj individuojn elstarajn en la kontraŭdrogaĉaj laboroj de la lando.

Xi emfazis, ke drogaĉaj problemoj interplektitaj enlande kaj eksterlande, kaj rilataj krimoj interrete kaj eksterrete, alportas gravajn minacojn al la vivoj kaj sano de la popolo kaj al socia stabileco.

Xi alvokis senĉesajn, rezolutajn kaj ĝisfundajn klopodojn, kaj emfazis la tenacan sintenon kontraŭ drogaĉoj. Li ordonis al partiaj komitatoj kaj registaroj sur diversaj niveloj bonigi la sistemon pri regado de drogaĉoj kaj profundigi internacian kontraŭdrogaĉan kunlaboron por fari pli grandajn kontribuojn al konservo de socia harmonio kaj stabileco kaj protekto de la popolo kaj iliaj vivteno.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde okazigis videokonferencon kun rusa kaj hinda ministroj pri eksterlandaj aferoj, vokante al la tri landoj sendi pozitivajn signalojn al aliaj landoj de la mondo per komuna batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, akcelado de ekonomia disvolviĝo kaj protekto de internacia justeco.

Wang diris, ke la kronvirusa epidemio portas senprecedencajn minacojn al la vivoj kaj sano de popoloj de ĉiuj landoj, la monda ekonomio falis en senprecedencan recesion, kaj internacia stabileco spertas senprecedencajn defiojn. Ĉinio, Rusio kaj Hindio devas sin devontigi al subtenado de la internacia sistemo kun la UN ĉe la kerno kaj la internacia ordo bazita sur internaciaj leĝoj kaj persisto en multflankismo por plifortigi kaj plibonigi tutmondan regadon.

Wang diris, ke la tri landoj devas disvolvi la spiriton de malfermo, unueco, konfido kaj kunlaboro. Ili devas plu konstrui konsenton, plani sian kunlaboron kaj sendi pozitivajn signalojn al la mondo. Li diris, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio estas gravaj landoj, kiuj sekvas strategian sendependecon. Ili devas plene kapti la ĝeneralan situacion de kunlaboro, ke ili estas partneroj kaj liveras oportunojn unu al la alia, kaj preni agojn el la perspektivo helpi la tri landojn realigi disvolviĝon kaj revigliĝon kaj protekti pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Wang aldonis, ke ili ankaŭ devas ĝuste kaj konvene trakti tiklajn faktorojn en la duflankaj rilatoj, kaj konservi la ĝeneralan situacion de siaj rilatoj. Li instigis al la tri flankoj alte teni la flagon de multflankismo, subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, kaj certigi la aŭtoritaton kaj efikecon de la UN.

La ĉina plej alta ekonomia plananto diris marde, ke Ĉinio asignos sume 3,5 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 495 milionojn da usonaj dolaroj) el la centra buĝeto por akceli la konstruadon de la liberkomerca haveno Hainan.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, la fonduso estos uzata por infrastruktura konstruado kaj plibonigo de publikaj servoj de la liberkomerca haveno. La komisiono diris, ke celata subteno estos liverita al longtempaj projektoj, inkluzive de monitoradaj instalaĵoj en ampleksaj doganstaplejaj zonoj, turismo-rilataj instalaĵoj, kaj ankaŭ projektoj pri epidemiaj prevento kaj regado.

Komence de ĉi tiu monato, ĉinaj aŭtoritatoj publikigis ĝeneralan planon por la liberkomerca haveno Hainan, kiu celas konstrui la sudan insulan provincon en tutmonde influan altnivelan liberkomercan havenon antaŭ la mezo de la jarcento.

La sistemo de la liberkomerca haveno, fokusiĝanta al liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo, estos "fundamente starigita" en Hainan antaŭ 2025, kaj fariĝos "pli matura" antaŭ 2035. La plano estis kune publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan marde emfazis pli fruan kaj pli precizan preventon kaj regadon de kronvirusa epidemio por malebligi disvastiĝon de la epidemio en Pekino.

Sun faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la urbo, kie ŝi vizitis komunumon, kolektejon de specimenoj kaj hospitalojn, kaj detale informiĝis pri komunuma regado, kuracado de pacientoj, nukleacidaj ekzamenoj kaj aliaj demandoj. Ŝi diris, ke la kazoj rekte rilataj al la bazaro Xinfadi estis plejparte regitaj, tamen amasaj kazoj en familioj kaj laborejoj, kaj sporadaj kazoj en komunumoj ankoraŭ okazis. Ŝi rimarkigis, ke epidemia regado ne devas esti subtaksita per iuj ajn rimedoj. Ŝi ankaŭ emfazis plialtigi efikecon kaj vastigi la amplekson de la ekzamenoj, rekomenci normalan produktadon kaj vivon kiel eble plej rapide. Ŝi ankaŭ alvokis pli striktajn preventon kaj regadon en komunumoj kaj ĉe gravaj lokoj, kaj urĝis pluan epidemian enketon pri manĝaĵoj transportitaj per malvarmaj ĉenoj kaj pli da klopodoj por trakti importitajn riskojn.

Diversaj flankoj fokusiĝas al la kronvirusa epidemio en Pekino, de post kiam la urbo raportis novan konfirmitan kronvirusan kazon de loka propagiĝo en la 12a de junio. La ĵurnalo New York Times raportis en la 19a de junio pri la respondo de Pekino al la viruso, dirante, ke post la resalto de la epidemio en la pasintaj tagoj, Pekino tuj ekagis por malebligi novan eksplodon de la epidmeio.

La ĵurnalo New York Times diris, ke post kiam estis trovitaj novaj konfirmitaj kazoj, la loka registaro tuj reagis kaj fermis ĉefan pograndan bazaron de agrikulturaj produktoj, rilatan al tiuj kazoj, kaj komencis fermitan administradon al pli ol 40 apartamentaj konstruaĵoj. Ankaŭ la distrikto Fengtai, kie estis eltrovita la pejparto de la novaj kazoj, ĝustatempe komencis la krizokazan respondon.

De nul horo de la 11a de junio ĝis la 24a horo de la 22a de junio, Pekino raportis entute 249 lokajn konfirmitajn kazojn. Tamen Pekino ne fermis la tutan urbon, sed fokusiĝis al gravaj ejoj kaj regionoj. Tial homoj ne estas tiel timaj kiel antaŭe kaj la tuta urbo restas normala.

La ĵurnalo diris, ke tio profitas de spertoj akumulitaj de la ĉina registaro en la pasintaj monatoj. Se la maniero de la pekina traktado sukcesos, ĝi eble fariĝos la ventoflago de la venonta respondo de Ĉinio al epidmeioj.

Potenca 7,5-magnituda tertremo skuis Meksik-urbon kaj multajn sudajn kaj centrajn partojn de la lando marde matene.

La Nacia Sismologia Servo diris per la socia komunikilo Twitter, ke la tertremo okazis je la 10a horo kaj 29 minutoj matene kaj la epicentro situis je 23 kilometroj sude de La Crucecita, pacifik-borda vilaĝo en suda ŝtato Oaxaca. Alejandro Murat, ŝtatestro de Oaxaca, diris al novaĵ-stacio, ke unu homo estis mortigita.

Prezidento Andres Manuel Lopez Obrador anoncis, ke ŝlosilaj instalaĵoj, kiaj estas petrolaj kaj elektroproduktaj centroj, ne estis influitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin