Nova valoro de ĉina tradicia festo - Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2020-06-25 13:30:10     Redaktoro:Xiao


Same kiel multaj landoj en la mondo, Ĉinio havas multajn tradiciajn festojn. La Drakboata Festo estas unu el la plej gravaj festoj kaj naskis gravan influon al Koreio, Japanio, Vjetnamio, Singapuro, Malajzio kaj aliaj landoj kaj regionoj. Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas Drakboata Festo. En septembro de 2009 la UNESKO oficiale adpotis ĝin en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj ĝi fariĝis la unua festo en la listo.

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj en Ĉinio estis pluraj regnoj, kiuj senĉese batalis inter si por preni teritorion. Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.), granda patriota poeto de la regno Chu, ĝuis grandan famon por siaj poeziaĵoj en aparta stilo. Liaj verkoj profunde influis la ĉinan literaturon kaj ekscitis la poezian verkadon en Ĉinio. Li estis ankaŭ fidela kaj honesta oficisto. Persvadite de reĝo de la regno Chu, li faris politikan reformadon. Tamen poste li estis ekzilita de la reĝo pro kalumnio de aristokratoj. Li estis ankaŭ fidela kaj honesta oficisto. Persvadite de reĝo de la regno Chu, li faris politikan reformadon. Tamen poste li estis ekzilita de la reĝo pro kalumnio de aristokratoj.

Ekzilite, Qu Yuan estis maltrankvila kaj trista. Informiĝinte pri pereo de la regno Chu, li komplete malesperis kaj sin dronigis en la riveron Miluo. Lokaj homoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron, tamen ili ne suksecis. Bonkoraj homoj ĵetis bulojn faritajn el glueca rizo en la riveron, opiniante, ke fiŝoj kaj salikokoj ne plu mordos la kadavron de Qu Yuan, manĝinte la bulojn. Iom post iom fariĝis la kutimo de drakboata konkurso kaj farado de zongzioj en tiu tago. Ĉiujare en tiu tago oni verkas kaj deklamas poeziaĵojn por elvoki la memoron pri la genia poeto Qu Yuan, kiu mortis antaŭ 2 200 jaroj. Nun la drakboata ludo fariĝis speco de sporto kaj ĝi prezentas la bravecon, fortecon kaj unuiĝecon de sportistoj. same zongzi-oj transformiĝis frandaĵo por homoj.

La farado de Qu Yuan prezentis profundan amon al sia patrolando kaj ankaŭ sia hejmloko. Tio estas unu el la plej klasikaj kaj gravaj spiritoj de la ĉina kulturo, kiu jam estis transdonitaj de generacio al generacio de la ĉina nacio. Nuntempe familianoj renkontiĝas en Drakboata Festo. Oni celebras tiun tradician feston ankaŭ en aliaj manieroj. Nun la drakboata ludo fariĝis speco de sporto, kaj ĝi prezentas la bravecon, fortecon kaj unuiĝecon de sportistoj. Same zongzi-oj transformiĝis frandaĵo por homoj.

En 2007, Ĉinio dinifis la Drakboatan Feston kiel leĝajn feriojn. Tio donas al la antikva festo novan valoron. Al Xiaozhao, kiu vivas en la ĉefurbo Pekino, la Drakboata Festo signifas, ke li povas pli ripozi unu tagon. Xiaozhao diris: "Antaŭe ne estis ferio por la Drakboata Festo, familianoj jam preparis zongzi-ojn, tial mi povis senti la festan etoson. Nun ni havas la ferion de la Drakboata Festo, oni povas dormi pli longe aŭ ludi kun amikoj, tamen li havas pli malmultan tempon por ĝui la tradician feston kune kun siaj familianoj."

La ferio ankaŭ alportis grandan merkatan potencialon. Laŭ donitaĵo de la Ĉina Ĝenerala Administracio pri Dogano dum la ferioj de la Drakboata Festo de 2019, la totala nombro de enlandaj turistoj kreskis je 7,7% kaj la turisma enspezo je 8,6%. Dum la Monda Hortikultura Ekspozicio en Pekino 2019, okazis enhavoriĉaj kulturaj aktivecoj dum la ferioj de la Drakboata Festo. En tiuj tri tagoj, ĉirkaŭ 62 milojn da vizitantoj partoprenis en 88 aktivecoj.

Dum la Drakboata Festo, en multaj lokoj de Ĉinio estas ankaŭ kutimo pentri striojn similajn al tiuj de tigro per akvo kun realgaro sur frunto de geknaboj, ĉar la festo signalas la alvenon de la somera varmo, kaj oni kredas, ke tia medikamenta akvo kun "tigra forto" forpelos ĉiajn malsanon kaj malbonon. Pro la sama kialo oni faras bonodorajn kolorajn saketojn, kiuj entenas diversajn aromaĵojn kaj medikamentajn herbojn kiel multfunkcian ornamaĵon por refreŝigi sin el la varmeco de la somero. En tiu ĉi jaro atakis la mondon la pandemio kaŭzita de la viruso Covid-19, kaj pro tio multaj homoj perdis sian vivon. La antikva kutimo eble ne povas reale respondi al la specifaj demandoj, sed sano kaj vivo estas plej gravaj, estas kun plej granda prioritato por la homaro. Dum la serioza situacio de la pandemio, ĉiuj devas klopodi por konservi la sekurecon kaj stabilecon de la komuna hejmo – la tero.

La Drakboata Festo estas nur unu el la gravaj tradiciaj festoj en Ĉinio, kiuj prezentis aspiron de la nacio kaj spiriton de la popolo. Sekve de la disvolviĝo kaj malfermo de Ĉinio, nun ĝi fariĝas fokuso de la mondo tagon post tago. Kiel grava parto de la ĉina kulturo, la ĉinaj festoj nepre altigos sian valoron sampaŝe kun disvolviĝo de la lando kaj kontribuis al la tuta mondo ĝian novan viglecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin