Sperti kulturan memfidon kun paŝoj de Xi en Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2020-06-25 13:31:57     Redaktoro:祃璟琳

Kulturo estas animo de la nacio. En diversaj okazoj prezidanto Xi Jinping faris pritraktadon firmigi la kulturan memfidon kaj disvolvigi la ĉinan kulturon. Okaze de la Drakboata Festo en la 25a de junio, la tradicia ĉina festo, ni kune spertu la ĉinan kulturon kaj la kulturan memfidon de la ĉina nacio, sekvante la paŝojn de Xi.

Decembre de 2017 post la 19a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi unuafoje inspektis la vilaĝon Mazhuang en la urbo Xuzhou, Jiangsu-provinco, kie produtiĝis artefaritaj parfumsaketoj el ĉina herba medikamento. Xi vizitis la laborejon de parfumsaketoj kaj aĉetis parfumsaketon faritan de Wang Xiuying, heredanto de nemateria kultura heredaĵo.

En la nordokcidenta parto de Gansu-provinco, la artgalerio en dezerto Mogaoku de la urbo Dunhuang altiras admiron de la mondo. En la pasinta aŭgusto, prezidanto Xi faris inspektadon en Dunhuang kaj emfazis, ke la protekto de Mogaoku kaj heredo de la kulturo de Dunhuang estas respondeco de la ĉina nacio pri la monda civilizacio.

La strato Yongqingfang estas antikva zono kun centjara historio de Kantono. En oktobro de 2018, Xi Jinping inspektis la urbon kaj aparte vizitis la zonon. Li diris, ke en urba konstruado oni devas doni altan gravecon al protektado de historia kulturo kaj lasi memorojn de la urbo.

La jaro 2019 markas la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo. Tiujare Xi vizitis Makaon por la celebra aktivado. Li vizitis la elementan lernejon Yingcai kaj konversaciis kun tieaj lernantoj kaj instruistoj. Li stimulis ilin lerni kaj koni la historion de la nacio kaj la lando, eltiri spiritan forton de la ĉina nacio kaj formi la senton fieri pri la nacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin