Fokusoj de la Semajno (Jun. 26)

(GMT+08:00) 2020-06-25 16:15:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde reasertis la promeson konkludi ampleksan duflankan investan interkonsenton en 2020.

La promeso estis farita lunde, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Li kaj gvidantoj de la EU rekonis progreson akiritan en la intertraktado kaj reasertis, ke ambaŭ flankoj klopodos konkludi la Ampleksan Investan Interkonsenton inter Ĉinio kaj la EU en 2020. La gvidantoj diris, ke ili atendas atingi la ambician interkonsenton kaj faros ĉiajn klopodojn por atingi konsenton pri reguloj de justa konkurenco kiel eble plej rapide.

Ĉinaj oficialuloj diris marde, ke la leĝdono pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) ebligos al la granda plimulto de loĝantoj de Honkongo pli bone ĝui la avantaĝojn sub "Unu Lando, Du Sistemoj".

La Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio kaj la Interliga Oficejo de la Centra Popola Registaro en la HSAR kune okazigis 12 simpoziojn marde por aŭskulti opiniojn de la honkonga socio rilate al la leĝprojekto pri protekto de nacia sekureco en la HSAR.

Oficialuloj diris en la simpozioj, ke la venonta leĝo fokusiĝos al traktado de elstaraj problemoj de la HSAR en protekto de nacia sekureco kaj disponigo de leĝaj garantioj por prevento, malhelpo kaj punado de krimoj inkluzive de secesio, subfosado de ŝtata potenco, terorismaj agadoj kaj koluzio kun eksterlandaj aŭ eksteraj fortoj pri endanĝerigo de nacia sekureco.

Ili diris, ke la leĝdono konsideros ne nur sian konsekvencon kun la Konstitucio, la Baza Leĝo kaj naciaj leĝoj pri protekto de nacia sekureco, sed ankaŭ siajn kongruecon kaj komplementecon kun la ekzistanta leĝa sistemo de Honkongo. Ĝi ankaŭ konsideros la karakterizaĵojn de la leĝa sistemo de la ĉeftero kaj la tradiciojn kaj morojn de la ordinara leĝo.

Rusio merkrede okazigis sian venk-tagan militan paradon en la Ruĝa Placo de Moskvo por memorfesti la 75an datrevenon de la venko de la eksa Sovetunio en la Dua Mondmilito. La Popola Liberiga Armeo (PLA) de Ĉinio, kaj trupoj el 12 aliaj landoj aliĝis al la parado laŭ invito de la rusa flanko.

Ĉi-jara parado origine planita por la 9a de majo estis prokrastita ĝis la 24a de junio pro la kronvirusa pandemio. Laŭ oficialuloj, la nova dato de la parado estis elektita koincide kun la datreveno de la unua postmilita parado en la Ruĝa Placo, kiu okazis en la 24a de junio 1945.

Entute 13 000 soldatoj el 13 landoj, kaj ankaŭ malnovaj kaj la plej novaj armeaj ekipaĵoj, partoprenis en la defilado por montri la batalan kapablon de Rusio.

La parado prezentis pli ol 200 kompletojn da militaj ekipaĵoj, kaj ankaŭ 75 aviadilojn kaj helikopterojn. Pli ol 20 pecoj da novaj ekipaĵoj, inkluzive de flamĵetiloj Tosochka, tankoj T-90M kaj ter-aeraj misilaj sistemoj Buk-M3, estis montritaj por la unua fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin