Ĉinio enorbitigis lastan sateliton de BeiDou por kompletigi tutgloban navigadan konstelacion

(GMT+08:00) 2020-06-25 16:19:14     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio lanĉis la lastan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 9 horo kaj 43 minutoj marde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

Laŭ la Ĉina Satelit-Navigada Oficejo, la satelito, la 55a en la familio de BeiDou, kiu signifas la Grandan Ĉerpilon en la ĉina lingvo, estis sendita al la kosmo per la portoraketo Changzheng-3B.

La satelito, difinita por eniri la geosenmovan terorbiton, estis la lasta el la sistemo Beidou-3, kiu komencis liveri bazan navigadan servon al landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj la tuta mondo en decembro 2018.

La sistemo BeiDou estas unu el kvar tutmondaj navigad-satelitaj sistemoj en la mondo. La aliaj tri tutmondaj navigadaj sistemoj estas GPS de Usono, Galileo de la Eŭropa Unio, kaj GLONASS de Rusio.

Ĉinio ĉiam aktive kuraĝigas la kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la sistemo BeiDou kaj aliaj navigadaj sistemoj en kampoj kiel konstruado kaj apliko, fortigo de kongrueco kaj interfunkciigebleco, divido de resursoj kaj livero de pli altkvalifikitaj, diversigaj, sekuraj kaj fidindaj servoj al uzantoj.

Kompare kun aliaj tutglobaj sistemoj en la mondo, la dezajno de la konstelacio de la sistemo BeiDou estas unika, inkluzive de satelitoj de meza terorbito, klina geosinkrona orbito kaj geosenmova terorbito.

La sistemo BeiDou-3 konsistas el 30 satelitoj, inkluzive de 24 satelitoj de meza terorbito, tri satelitoj de klina geosinkrona ortibo kaj tri satelitoj de geosenmova terorbito.

Laŭ Ĉina Akademio de Spaca Teknologio, la ekspluatanto de la satelitoj, la tri satelitoj de geosenmova terorbito, inkluzive de la ĵus lanĉita, povas helpi evidente plibonigi la ĝeneralajn teknikajn indicojn de la sistemo BeiDou-3.

La Ĉina Akademio de Spaca Teknologio diris, ke ilin karakterizas du distingaj kreoj de la sistemo BeiDou - aktiva loktrovo kaj kurtmesaĝa komunikado.

La kapablo de la sistemo BeiDou-3 pri kurtmesaĝa komunikado estis 10-oble plibonigita. Uzantoj de la sistemo povas sendi mesaĝon kun 1 200 ĉinaj ideogramoj samtempe, kaj ankaŭ bildojn. Tio estas utila funkcio en krizaj okazoj.

Aktiva loktrovo, uzanta radiomezuran teknologion, povas liveri la situojn de la uzantoj, ne nur al si mem, sed ankaŭ al koncernaj partioj, kiuj monitoras spurojn de la uzantoj per la komunaj klopodoj de du satelitoj de geosenmova terorbito.

La funkcio estas vaste uzata en serĉado kaj savado, fiŝkaptado kaj aliaj kampoj por helpi garantii sekurecon de homoj.

La sistemo BeiDou liveras navigadajn signalojn de pluraj frekvencoj, kaj kapablas plialtigi servan precizecon per uzado de kombinitaj multfrekvencaj signaloj.

Ĝi ankaŭ unuafoje integras la navigadan kaj komunikan kapablojn, kaj povas liveri servojn de navigado, kurtmesaĝa komunikado, satelit-bazita amplifado, internacia serĉado kaj savado, kaj ankaŭ preciza punkt-trovo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin