Novaĵoj (Junio 26)

(GMT+08:00) 2020-06-26 17:41:08     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 26a de junio, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina kaj nederlanda gvidantoj interŝanĝis gratulojn pri naskiĝo de pandido; Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazis duŝtatan solvon al palestina demando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan lastatempe interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun la nederlanda reĝo Willem-Alexander kaj la reĝino Maxima pri la naskiĝo de ido de granda pando en la eŭropa lando.

Xi kaj Peng diris en sia letero, ke la pandido, maje naskita de giganta pando Wu Wen en la Nederlanda Zoologia Ĝardeno, estas kaŭzo por festado. Ili diris, ke la pandido estas belega frukto de ĉina-nederlanda amikeco kaj grava atingo en dulanda kunlaboro en konservo de biodiverseco. Samtempe ili rimarkigis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, la registaroj kaj popoloj de la du landoj etendis la manon de helpo unu al la alia kaj verkis belan rakonton pri amikeco, kiu prezentas ilian amikecon de kundivido de ĝojo kaj malĝojo kaj reciproka helpo. Ili aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj, kaj estas preta labori kun Nederlando por turni defiojn en oportunojn, antaŭenigi epidemian regadon kaj duflankajn interŝanĝojn en kunordigita maniero kaj levi duflankajn rilatojn al nova nivelo.

La gereĝoj diris, ke ili estis ege ravitaj kaj kuraĝigitaj de la naskiĝo de la pandido. Ili aldonis, ke la nova vivo estas ne nur simbolo de la fruktodonaj rilatoj inter la du landoj, sed ankaŭ kontribuo al la protekto de la monda biodiverseco. Ili diris, ke la nederlanda flanko donas grandan gravecon al multflanka kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj ke nur kun solidareco kaj kunlaboro diversaj landoj de la mondo povas venki la mondan krizon. Ili diris ankaŭ, ke la nederlanda-ĉinaj rilatoj ĝuas solidan fundamenton, kaj la nederlanda flanko volas daŭrigi kunlaboron kun Ĉinio por trakti la influon de la pandemio kaj renormaligi duflankajn interŝanĝojn kiel eble plej baldaŭ.

"La palestina demando ĉiam estas en la centro de la mezorienta situacio, kaj la duŝtata solvo estas la bazlinio de internacia egaleco kaj justeco," diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dum videokonferenco de la Sekureca Konsilio de la UN pri la situacio en Mez-Oriento merkrede.

Parolante pri la kvar-punkta propono de ĉina prezidanto Xi Jinping pri traktado de la palestina demando en 2017, Wang reasertis la pozicion de Ĉinio pri la palestina demando.

En la propono, Xi reasertis la firman subtenon de Ĉinio al politika traktado de la palestina demando surbaze de la duŝtata solvo kaj la starigo de sendependa, plene suverena palestina ŝtato laŭ la landlimoj de 1967 kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.

Wang akcentis, "Ni ne devas devii de la internacia konsento. Koncernaj rezolucioj de la UN, la principo de tero kontraŭ paco kaj la ĝenerala direkto de la duŝtata solvo devas esti observataj kaj reasertitaj."

La ministro pri eksterlandaj aferoj emfazis la gravecon de intertraktado, dirante, ke la demando de Cisjordanio devas esti solvita kiel eble plej frue laŭ koncernaj rezolucioj de la UN kaj la fina landlimo inter Palestino kaj Israelo estu fiksita per pacaj intertraktadoj. Li ankaŭ vokis la internacian komunumon fari sincerajn klopodojn por antaŭenpuŝi la pacan procezon de Mez-Oriento kaj kontribui al la plibonigo de la humaneca situacio en Palestino.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian merkrede urĝis usonan ŝtatsekretarion Mike Pompeo elspezi iom da tempo por administri enlandajn aferojn antaŭ ol montri fingron al aliaj.

Dum parolado per videoligo en la Kopenhaga Demokratia Pintkunveno kaj en iu lastatempa intervjuo, Pompeo atakis Ĉinion pri diversaj temoj inkluzive de Xinjiang-rilataj demandoj.

Responde al la rimarkoj de Pompeo, Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke Pompeo lanĉis maljustajn atakojn kaj kalumnojn kontraŭ Ĉinio en iu ajn okazo. Tamen mensogoj ripetitaj milfoje estas ankoraŭ mensogoj. Liaj klaĉoj montras profunde enradikiĝintan malvarm-militan penson, ideon de nul-suma ludo, ideologian antaŭjuĝon, kaj lian naturon de mensogo, trompo kaj ŝtelo.

Zhao diris, ke la ĉina registaro protektas la liberecon de religia kredo de sia popolo. En Ĉinio estas preskaŭ 200 milionoj da religiaj kredantoj, el kiuj pli ol 20 milionoj estas islamanoj. Estas pli ol 380 000 klerikaj personoj, proksimume 5 500 religiaj grupoj kaj pli ol 140 000 diservaj lokoj registritaj por religiaj agadoj.

La 127a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, aŭ Kantona Foiro, finiĝis en la interreto merkrede en la ĉina suda provinco Guangdong.

Kiel ĉefa tutmonda komerca okazaĵo ĝis nun ĉi-jare, la 10-taga foiro, konsiderata kiel grava barometro de la eksterlanda komerco de Ĉinio, estis okazigita interrete la unuan fojon en Kantono, ĉefurbo de Guangdong, pro la kronvirusa epidemio. Ĝi tiris preskaŭ 26 000 enlandajn kaj alilandajn entreprenojn, kun 1,8 milionoj da produktoj eksponitaj. La grava pionira okazaĵo montris la rezolutecon de Ĉinio plu vastigi malfermon kaj kune certigi sekurecon de internaciaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Ĝi ankaŭ esploris novan vojon en internacia komerca disvolviĝo kaj antaŭenigis kungajnan kunlaboron.

Interreta varb-serva platformo, sponsorita de registaro liveris pli ol 13 milionojn da laborpostenoj al ĉinaj universitataj diplomitoj de post sia malfermo en marto.

La platformo "24365" estis kunsponsorita de la Ministerio de Edukado kaj multaj varbaj platformoj por helpi diplomitojn trovi laborojn meze de la kronvirusa epidemio. Entute 29 specialaj interretaj laborfoiroj estis aranĝitaj sur la platformo, proponante preskaŭ 5 milionojn da laborpostenoj en kampoj inkluzive de strategiaj emerĝantaj industrioj kaj sanzorgo.

Enketo de la Ministerio de Edukado, kiu kolektis milionon kaj 50 milojn da dungitaj diplomitoj, montris, ke 24% de ili akiris laborinformojn per la platformo. La platformo ricevis ĉirkaŭ 30 milionojn da laborpetoj de diplomitoj. Laŭ donitajoj de la ministerio, la nombro de universitataj diplomitoj ĉi-jare eble atingos 8,74 milionojn.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Fars raportis, ke la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde kondamnis novajn usonajn sankciojn kontraŭ kapitanoj de kvin iranaj petrolŝipoj, kiuj portis fuelon al Venezuelo lastatempe.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Abbas Mousavi diris, ke tiaj embargoj pruvas la "malsukceson" de la "maksimuma premada kampanjo" de la usona registaro kontraŭ la islama respubliko.

Usono merkrede komencis sankciojn kontraŭ kvin iranaj ŝipoj, kiuj liveris petrolon al Venezuelo. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke pro la sankcioj, aktivoj de ĉi tiuj kapitanoj estos frostigitaj, kaj iliaj karieroj kaj perspektivoj suferos de la decido. Li avertis ĉiujn maristojn ne komerci kun la registaro de venezuela prezidento Nicolas Maduro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin