Usono celas kontraŭi Ĉinion kaj malordigi Honkongon per leĝofaro

(GMT+08:00) 2020-06-28 16:06:21     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe la usona Senato pasigis la tiel nomatan "Akto pri Honkonga Aŭtonomio", minacante puni personojn, financajn instituciojn kaj aliajn establojn, kiuj iel damaĝis la aŭtonomion de Honkongo. Tiu despota ago de "longebraka regado" publike intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, krude tretas la fundamentan principon de la moderna internacia juro kaj de la internaciaj rilatoj. Tio montras la malican intencon de iuj usonaj politikistoj en la kontraŭado de Ĉinio kaj la malordigo de Honkongo, kaj estas ĝenerale mokita kaj riproĉita de la internacia komunumo.

En la pasinta jaroj ekde la kompletigo de regularo, sub la projektado kaj instigo de eksterlandaj fortoj, radikalaj secesiistoj enaj kaj eksteraj por "sendependiĝo de Honkongo" aktivis senbride. Perfortuloj freneze impetis al publikaj institucioj, paralizigis trafikon, faris batadon, rabadon kaj bruligon, kaj mortigis senkulpajn civitanojn, ĉio ĉi tio formis graven minacon al la interesoj kaj la sekureco de la lando. Iu ajn lando, kiu estas sub leĝa regado, ne povus elteni tian situacion.

La honkongaj aferoj tute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio. Ĝuste kiel proparolanto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris en la 26a de junio, ke en Honkongo praktikiĝas la principo "unu lando kaj du sistemoj", kio estas la internaj aferoj de Ĉinio, kaj en kion neniu alia lando havas rajton interveni. Ke Honkongo protektas la leĝon pri nacia sekureco, tio ne influas la reĝimon "unu lando kaj du sistemoj", nek la aranĝon "honkonganoj regas super Honkongo".

La tiel nomata "sankcio" fare de Usono entute estas eluzita papero. La estonteco kaj sorto de Honkongo estas en la manoj de la honkongaj samnacianoj, interalie de la ĉina popolo, kiu konsistas el 1,4 miliardoj de loĝantoj. Ni serioze avertas, ke tiuj usonaj politikistoj tuj ĉesigu intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio, koncentru tiujn homojn la energion sur utilajn aferojn, kaj ne vane ludu la tielnomatan ludon "longebraka regado"!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin