Medicinaj laborantoj ankoraŭ laboras dum la Drakboata Festo

(GMT+08:00) 2020-06-28 18:17:57     Redaktoro:祃璟琳

En la 25a de junio, nome en la Drakboata Festo, ĉina tradicia festo, medicinaj laborantoj de ĉefurba porinfana hospitalo finis kolektadon de specimenoj pri novkronvirusa malsano en la distrikto Chaoyang, Pekino.

Je la 21a horo de vespero, la ĉefurba porinfana hospitalo ricevis la taskon de ekzamenado kaj tuj komencis aranĝi laboradon al medicinaj laborantoj. Estas du lokoj por la kolektado en la distrikto Chaoyang, 80 flegistinoj por kolekti la specimenojn kaj 15 laborantoj por fari helpon. Sen klimatizado, la procezo de laborado estis tre malfacila.

Gis la 20a horo kaj duono, la medicina grupo plenumis kolekton de 11450 specimenoj. 5 medicinistoj senĉese ekzamenis la specimenojn en la hospitalo, kaj en la 13a horo kaj duono de la venonta tago finiĝis la ekzamenoj de ĉiuj specimenoj.

La Hospitalo Tsinghua Changgung ricevis la taskon de ekzameno dum la Drakboata Festo kaj sendis du medicinajn grupojn konsistajn el 50 medicinistoj entute al Huilongguan kaj Universitato Tsinghua.

Ili plenumis kolekton de pli ol 3000 specimenoj en nur unu nokto en la 26a de junio.

Ankaŭ la Dongfang-Hospitalo sendis 9 medicinistojn al la distrikto Fengtai por kolekti la specimenojn por ekzamenado dum la festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin