Anoj de naciminoritato Hezhe kantante fiŝistan kanton kaj fendante la ondojn en vento strebas al bonhava vivo

(GMT+08:00) 2020-06-29 21:24:09     Redaktoro:Ĝoja

De generacio al generacio la familio de You Mingguo vivas en la vilaĝo Bacha de la regiono de la naciminoritato Hezhe en la provinco Heilongjiang. Kiam li aĝis 13 jarojn li sekvis sian patron kaj ekfaris fiŝadon.

En la fino de la lasta jarcento pro manko de fiŝkaptaj resursoj la naciminoritato Hezhe, kiu sin vivtenas per fiŝado, suferis malfacilon. La ŝtato aranĝis, ke la naciminoritato "forlasu ŝipon kaj surbordiĝu". Ili pokape ricevis pli ol 70-muan teron kaj laŭgrade plibonigis la vivon per plantado kaj bredado. Ĉiuj vilaĝanoj volis pli bonan vivon.

La vilaĝo Bacha troviĝas en la interno de Sanjiang-ebenaĵo, kie abundas riveroj kaj belaj vidindaĵoj. Ili estas la "donacoj el la naturo" al la vilaĝo Bacha.

En 2016 ĝenerala sekretario Xi Jinping vizitis popolamasojn en la vilaĝo. Partifilia sekretario de la vilaĝo You Minggguo havis novan ideon.

Li gvidis vilaĝanojn ekspluati turisman industrion per la avantaĝoj kaj krei du vojaĝajn liniojn pri "kutimo" kaj "fiŝado", konstrui pli ol 30 familiajn hotelojn. Lastajn 3 jarojn pli ol 40 mil turistoj venis kaj la malneta enspezo de turismo proksimiĝis al miliono da juanoj.

La vilaĝo Bacha konservas karakterizaĵojn de fiŝkaptado de la naciminoritato kaj, por pliigi enspezon, malfermis vojojn. La pokapa malneta enspezo atingis 22 mil juanojn kaj ĉiuj malriĉuloj jam sin liberigis el malriĉeco.

You Mingguo planis ligi turismon de Rusio, se kondiĉoj permesiĝos, malfermiĝos internacia fluglinio, nome ĉin-rusa vojaĝa linio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin