Ĉinaj leĝdonantoj ekzamenis leĝprojekton pri nacia sekureco por Honkongo en grupaj diskutoj

(GMT+08:00) 2020-06-29 14:41:53     Redaktoro:Xiao

Ĉinaj leĝdonantoj dimanĉe faris grupajn diskutojn por ekzameni la leĝprojekton pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), dum la iranta sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, aliĝis al la diskuto kun leĝdonantoj.

Membroj de la Konstanta Komitato de la NPK, iuj membroj de specialaj komitatoj de la NPK kaj deputitoj por la NPK, inkluzive de deputitoj el la HSAR, partoprenis en la ekzameno.

La leĝdonantoj diris, ke la leĝprojekto kaj la ekzamena raporto, kiuj estis prezentitaj de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la NPK al la sesio, ricevis opiniojn de ĉiuj sektoroj, inkluzive de tiuj de homoj el ĉiuj rondoj en Honkongo, estis plene studitaj, enkorpigis la spiriton de la rilata decido de la NPK kaj respondis al la zorgoj de rilataj partioj.

Ili diris, ke la leĝprojekto, sub la dua lego en la sesio, havas pli precizajn priskribojn kaj pli celatajn kaj plenumeblajn rimedojn, kaj konformas al la efektiva situacio en la HSAR.

Leĝdonantoj alvokis rapidajn klopodojn por adopti la leĝon kaj promulgi kaj efektivigi ĝin en la HSAR, kio efike riparos la laŭleĝajn truojn, mankon de rilataj sistemoj kaj la malfortajn ĉenojn de la HSAR por protekti nacian sekurecon, efike bati rilatajn krimajn agojn, gardi nacian sekurecon, helpi konservadon de la prospero kaj stabileco de la HSAR, kaj protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de honkongaj loĝantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin