Wuhan unuafoje transportas internaciajn poŝtaĵojn per ĉina-eŭropa trajno

(GMT+08:00) 2020-06-29 15:54:29     Redaktoro:Xiao

La 20an de junio la ĉina-eŭropa trajno x8015/6 ekveturis de la fervoja stacidomo Wujiashan en la sekcio Hanxi de la Wuhan-Grupo de Ĉina Fervojo, laŭ la linioj Handan kaj Jiaoliu, kaj, translimiĝante ĉe la Ala-monta pasejo, kuras al Eŭropo.

En tiu ĉi trajno troviĝas unu el la konteneroj, kiu entenas 10 710 poŝtaĵojn el la poŝto de la provinco Hubei, pezantajn je 2,75 tunoj. Ili estas hejmaj bezonaĵoj, aŭtomobilaj akcesoraĵoj kaj ornamaĵoj kaj tiel plu. Ili, post proksimume 13 tagoj, povas atingi Mataszewicz, Pollando, kie la pollanda poŝto klasas la poŝtaĵojn kaj sendas plu al Britio, Francio kaj Germanio.

Tiu ĉi aleŭropa transportado de poŝtaĵoj per ĉina-eŭropa trajno estas la unua. Poste tia transportado de internaciaj poŝtaĵoj estos en granda mezuro kaj en normalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin