Ĉinio efektivigos vizajn restriktojn kontraŭ usonaj individuoj agantaj malice pri Honkong-rilataj demandoj

(GMT+08:00) 2020-06-30 15:07:15     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio decidis efektivigi vizajn restriktojn kontraŭ usonaj individuoj, kiuj malice agis pri demandoj rilataj al Honkongo.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al la vizaj restriktoj de Usono kontraŭ ĉinaj oficialuloj. Zhao diris, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio kaj permesas nenian eksterlandan intervenon. Li diris, ke la ĉina registaro estas rezoluta pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ eksteraj enmiksiĝoj en honkongajn aferojn.

Zhao aldonis, ke estos vana la intenco de Usono malhelpi la leĝdonon de Ĉinio pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono per adopto de tiel nomataj sankcioj.

Zhao diris, ke la leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo celas protekti la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, daŭran pacon, stabilecon kaj prosperon en Honkongo, kaj stabilan kaj kontinuan efektivigon de la principo "unu lando, du sistemoj". Li akcentis, "Ni urĝas la usonan flankon havi klaran konscion pri la situacio kaj tuj ĉesigi ĉian intervenon en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi ne devas antaŭenpuŝi aŭ efektivigi la negativan leĝprojekton pri Honkongo, se ne paroli pri efektivigo de sankcioj al la ĉina flanko surbaze de tio. Alie Ĉinio reagos firme per fortaj kontraŭrimedoj kaj Usono prenos sur sin ĉiujn sekvojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin