Xi vokis nutri elstarecon en malfermo de hidroelektra centralo

(GMT+08:00) 2020-06-30 15:11:17     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis la bezonon persisti en novaj konceptoj pri disvolvado, atingi novajn altecojn de scienco kaj tekniko kaj nutri elstarecon en gravaj projektoj por profitigi la popolon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en siaj instrukcioj pri la ekfunkcio de la hidroelektra centralo Wudongde troviĝanta ĉe la limoj de la provincoj Sichuan kaj Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis gratulon pro la ekfunkcio de la unuaj generatorgrupoj de la hidroelektra centralo kaj salutojn al ĉiuj, kiuj faris kontribuojn al la projekto.

Por nutri elstarecon en la projekto, kiu estas grava parto de la programo de elektra transmisio de okcidento orienten en Ĉinio, Xi instigis inĝenierojn plenumi sekvajn konstruajn taskojn laŭ altaj normoj, meti ekologion sur la unuan lokon, kaj serĉi verdan disvolvadon en la utiligo de akvaj resursoj de la rivero Jinsha por pli bone profitigi la popolon.

Ceremonio estis okazigita lunde per videoligo por festi la ekfunkcion de la unuaj generatorgrupoj, kun Pekino kiel la ĉefkunvenejo kaj aliaj du subkunvenejoj en la provincoj Yunnan kaj Sichuan. La instrukcioj de Xi estis transdonitaj en la ceremonio.

La hidroelektra centralo, kies konstruado komenciĝis en decembro de 2015, havas totalan instalitan kapaciton de 10,2 milionoj da kilovatoj kaj la jaran elektroproduktan kapablon de 38,91 miliardoj da kilovathoroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin