Novaĵoj (Junio 30)

(GMT+08:00) 2020-06-30 17:12:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi vokis nutri elstarecon en malfermo de hidroelektra centralo; Ĉinio efektivigos vizajn restriktojn kontraŭ usonaj individuoj agantaj malice pri Honkong-rilataj demandoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis la bezonon persisti en novaj konceptoj pri disvolvado, atingi novajn altecojn de scienco kaj tekniko kaj nutri elstarecon en gravaj projektoj por profitigi la popolon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en siaj instrukcioj pri la ekfunkcio de la hidroelektra centralo Wudongde troviĝanta ĉe la limoj de la provincoj Sichuan kaj Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis gratulon pro la ekfunkcio de la unuaj generatorgrupoj de la hidroelektra centralo kaj salutojn al ĉiuj, kiuj faris kontribuojn al la projekto.

Por nutri elstarecon en la projekto, kiu estas grava parto de la programo de elektra transmisio de okcidento orienten en Ĉinio, Xi instigis inĝenierojn plenumi sekvajn konstruajn taskojn laŭ altaj normoj, meti ekologion sur la unuan lokon, kaj serĉi verdan disvolvadon en la utiligo de akvaj resursoj de la rivero Jinsha por pli bone profitigi la popolon.

Ceremonio estis okazigita lunde per videoligo por festi la ekfunkcion de la unuaj generatorgrupoj, kun Pekino kiel la ĉefkunvenejo kaj aliaj du subkunvenejoj en la provincoj Yunnan kaj Sichuan. La instrukcioj de Xi estis transdonitaj en la ceremonio.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde okazigis kunvenon por ekzameni du regularojn pri partia konstruado en la armeo kaj elektado de baznivelaj partiaj organizoj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

La kunveno diris, ke partia gvidado kaj partia konstruado estas tre gravaj por disvolviĝo de la popolaj armitaj trupoj, kaj influas la aferon de fortigo de la armeo kaj longtempa stabileco de la partio kaj la lando. Formuli la regularojn pri partia konstruado en la armeo havas grandan gravecon por certigi la absolutan gvidadon de la KPĈ super la armeo kaj garantii efikan plenumon de la misioj kaj taskoj de la armeo en la nova epoko.

La kunveno diris ankaŭ, ke tio ankaŭ havas grandan gravecon por certigi, ke la armitaj trupoj ĉiam konservos siajn naturon, celon kaj karakteron kiel la trupoj de la popolo, kaj atingi la celon de la partio forĝi fortan armeon en la nova epoko kaj konstrui la armitajn trupojn de la popolo en mondklasajn trupojn.

La kunveno emfazis senŝanceliĝe subteni la absolutan gvidadon de la KPĈ super la armeo kaj fokusiĝi al plialtigo de batalaj kapabloj, kaj alvokis klopodojn por certigi efikan efektivigon de la regularoj. Formuli kaj efektivigi la regularojn pri elektado de baznivelaj partiaj organizoj konformas al la postulo, ke la partio efektivigu efikan memkontrolon kaj praktiku rigoran memregadon en ĉiuj kampoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio decidis efektivigi vizajn restriktojn kontraŭ usonaj individuoj, kiuj malice agis pri demandoj rilataj al Honkongo.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco responde al la vizaj restriktoj de Usono kontraŭ ĉinaj oficialuloj. Zhao diris, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio kaj permesas nenian eksterlandan intervenon. Li diris, ke la ĉina registaro estas rezoluta pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ eksteraj enmiksiĝoj en honkongajn aferojn. Zhao aldonis, ke estos vana la intenco de Usono malhelpi la leĝdonon de Ĉinio pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono per adopto de tiel nomataj sankcioj. Li akcentis, "Ni urĝas la usonan flankon havi klaran konscion pri la situacio kaj tuj ĉesigi ĉian intervenon en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi ne devas antaŭenpuŝi aŭ efektivigi la negativan leĝprojekton pri Honkongo, se ne paroli pri efektivigo de sankcioj al la ĉina flanko surbaze de tio. Alie Ĉinio reagos firme per fortaj kontraŭrimedoj kaj Usono prenos sur sin ĉiujn sekvojn."

Proprolanto Zhao diris, ke Ĉinio lunde esprimis fortan oponon kontraŭ la deklaroj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri ĉina-afrikaj rilatoj, dirante, ke la deklaroj ignoris la fundamentajn faktojn kaj kalumniis Ĉinion arbitre.

Zhao faris la rimarkon en gazetara konferenco, responde al la deklaroj de Pompeo, kiuj kritikis ĉina-afrikan kunlaboron kaj la travideblecon de Ĉinio en traktado de la kronvirusa epidemio. Zhao diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ĉiam agis en malferma, travidebla kaj respondeca maniero kaj liveris ĝustatempajn informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono.

Zhao diris, ke Ĉinio ankaŭ dividis la genoman sekvencon de la viruso, aktive respondis al zorgoj de aliaj kaj plifortigis kunlaboron kun ĉiuj flankoj. Krome, Ĉinio gajnis tempon kaj faris pozitivajn kontribuojn por la tutmonda batalo kontraŭ la viruso. Li diris, ke Ĉinio kunlaboros kun la internacia komunumo por plifortigi subtenon al afrikaj landoj kaj serioze plenumos la Iniciaton de la Grupo 20 pri Portempa Haltigo de Ŝuld-pago.

La ĉefo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris lunde, ke por ĉiuj landoj vivi kun la nova kronviruso estos la nova normalo en la venontaj monatoj, ĉar la pandemio jam infektis pli ol 10 milionojn da homoj tutmonde, inkluzive de preskaŭ 500 000 mortoj.

Ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, diris en regula gazetara konferenco, "La ŝlosila demando, kiun ĉiuj landoj alfrontos en la venontaj monatoj, estas kiel vivi kun ĉi tiu viruso. Tio estas la nova normalo."

Li aldonis, ke kvankam multaj landoj iom progresis en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, la pandemio akceliĝas tutmonde. Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la MOS, ĝis la 15a horo kaj 15 minutoj lunde laŭ orient-usona tempo, la totala infektita populacio tutmonde kalkuliĝis al pli ol 10 milionoj, inkluzive de 499 913 mortoj.

La Ministerio de Financo diris lunde, ke la ĉina provinco Hainan altigos la jaran kvoton de senimposta aĉeto por vojaĝantoj.

La Ministerio de Financo kaj la doganaj kaj impostaj aŭtoritatoj de Ĉinio diris en komuna deklaro, ke ekde de merkredo, la kvoto estos altigita ĝis 100 000 juanoj (ĉirkaŭ 14 123 usonaj dolaroj) po homo ĉiujare de la nunaj 30 000 juanoj. La deklaro diris, ke ankaŭ la kategorioj de doganliberaj varoj estos grandigitaj, kaj samtempe iuj elektronikaj produktoj estos aldonitaj al la doganlibera listo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin