Ĉina nacia leĝdona instanco emfazas protekton de nacia sekureco kaj konstitucia ordo en Honkongo

(GMT+08:00) 2020-07-01 14:38:05     Redaktoro:Xiao
La ĉina plej alta leĝdona instanco marde emfazis rezolutajn kaj efikajn klopodojn por protekto de nacia sekureco, la konstitucia ordo kaj laŭleĝa regado en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la afero "unu lando, du sistemoj" devas esti kondukita al la ĝusta direkto. Li faris la rimarkojn dum prezidado de la ferma kunveno de la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a NPK.

Li diris, ke la leĝdona sesio diskutis ok leĝprojektojn, kaj la plej grava parto de la tagordo estas ekzameni kaj adopti la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR kaj adopti la decidon enlistigi la leĝon en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR. La leĝo estos aplikebla surloke en la HSAR per promulgo de la HSAR. Li diris, ke la leĝo kaj la decido estis unuanime aprobitaj en la sesio, plene montrante la komunan volon de la ĉina popolo inkluzive de honkongaj samlandanoj.

Li diris ankaŭ, ke la leĝo servas kiel leĝa garantio por protekti la nacian sekurecon kaj konservi longtempan pacon, stabilecon, prosperon kaj disvolviĝon en Honkongo, certigi la leĝajn rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de honkongaj loĝantoj, gardi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandanoj en Honkongo kaj la interesojn de fremdlandaj investantoj, kaj certigi senĉesan disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin