Centmil studentoj kaj instruistoj akceptas nukleacidan teston

(GMT+08:00) 2020-07-01 19:34:09     Redaktoro:Xiao
Ekde la 27a de junio dudek medicinaj institucioj, organizitaj de la pekina medicina administracio de la ĉina prisana komisiono, faras nukleacidan teston al studentoj kaj instruistoj de preskaŭ cent altaj lernejoj en Pekino. Tio vekis atenton ĉe la honkonga ĵurnalo South China Morning Post. 

La 28an de junio la ĵurnalo raportis, ke dimanĉe studentoj kaj instruistoj el preskaŭ cent altaj lernejoj en Pekino viciĝis por atendi teston; oni taksis, ke la testo finiĝos antaŭ la 24a horo ĉi-vespere.

La raporto menciis, ke la pekina registaro diris, ke ekde la komenco de junio, kiam aperis nova epidemio, pli ol sep milionoj da pekinaj loĝantoj jam akceptis teston. 

Kaj cetere, la raporto, citante el informo de CCTV, diris, ke koncernaj institucioj faros nukleacidan teston al tri milionoj da homoj kadre de eduka sistemo. Tio celas meti bonan fundamenton por normaligi instruadon baldaŭ komenciĝontan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin