Kompreni la sekreton de KPĈ kiu tenas sin ĉiam freŝa

(GMT+08:00) 2020-07-01 21:01:37     Redaktoro:Xiao

La unuan de Julio 2020 la Komunista Partio de Ĉinio alvenigas al si la 99-an datrevenon. Ĝi fondiĝis 99 jarojn, regas 71 jarojn, kaj akceptis al si pli ol 91 milionojn da membroj… tiuj ciferoj montras la esceptan procezon kaj la ĉiam pli freŝan ĉarmon de la plej granda partio en la mondo. Kio estas la "povo" de la Komunista Partio de Ĉinio? La tuta mondo serĉas la sekreton de ĝia sukceso.

Kiel emfazis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Komunista Partio de Ĉinio, ekde tiu tago, en kiu ĝi naskiĝis, neniam havis proprajn interesojn, sed male, ĝia esenca celo estas tutanime agas por interesoj de la popolo. Ĉio por la popolo, ĉio dependas de la popolo, strebado por feliĉo de la ĉina popolo kaj por rejuniĝo de la ĉina nacio, - ĉio ĉi tio ja estas la celo kaj misio de KPĈ, kiuj reteniĝas preskaŭ cent jarojn. La Komunista Partio de Ĉinio, gvidante la popolon, realigis la liberiĝon kaj sendependiĝon de la nacio, disvolvis ŝtatan konstruadon, faris reformon kaj malfermon, kaj igis Ĉinion la due granda ekonomiunuo en la mondo.

En tiu ĉi batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio la koncepto de KPĈ pri "la popolo en unuaeco" komplete elmontriĝis. Ĉiujn vivojn de bebo naskiĝinta nur 30 horojn ĝis maljunulo aĝa je pli ol 100 jaroj Ĉinio savis je ia ajn kosto. Xi Jinping ekzakte difinis la preventadon kaj regadon de la epidemio kiel "popolan militon". Li persone komandis la batalon kontraŭ la epidemio. En nur tri monatoj kaj iom pli la ĉina popolo 1,4-miliarda gajnis rimarkindan efikon en tiu ĉi epidemio.

Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2019, la malpli 40-jaraĝaj membroj de la partio superis 1/3 de la tuto. Kiel granda partio travivinta preskaŭ cent jarojn la Komunista Partio de Ĉinio povas teni sin ĉiam freŝa, kio estas maloftege trovita en la mondo. Kial? Tial ke la Komunista Partio de Ĉinio havas la povon ĉiam akcepti novajn progresemajn elementojn kaj senĉese sin korekti, purigi kaj renovigi.

Por kompreni Ĉinion, oni devas antaŭ ĉio kompreni la Komunistan Partion de Ĉinio. "La popolo en unuaeco", "ĝusta evoluvojo", "la spirito de la ruĝa boato", "memrenovigo", "sino de la homaro"… tio estas la sekreto de la longa ekzistado de la Komunista Partio de Ĉinio. La Partio gvidas la popolon en la revolucio, konstruado, reformo, kun la esenca celo lasi la popolon vivi bonan vivon. Sendube, la Komunista Partio de Ĉinio, kiu estas en florado, daŭre kondukos la popolon al bela estonteco kaj faros pli da kontribuo por la prospero kaj stabileco de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin