Brodisto Cardel Rahman

(GMT+08:00) 2020-07-01 11:58:47     Redaktoro:Pluveta

 

Ĉu vi scias ujguran brodaĵon? Preskaŭ ĉiuj ujguraj virinoj scipovas brodadon, tial oni ofte opinias, ke brodado estas laboro de virinoj. Se viro faros brodadon, li fariĝos objekto de mokoj.

Cardel Rahman estas la heroo de la rakonto. Kial li elektis tiun laboron?

En decembro de 2007 la pliaĝa fratino de Cardel Rahman havis kanceron. Post 35 tagoj si forpasis. Tiam ŝi estis nur 38 jaraĝa. Antaŭe ŝi estis brodistino. Post ŝia forpaso Rahman fariĝis brodisto anstataŭ ŝi.

En 2009 la brodaĵoj de Rahman estis eksponitaj. La loka televidstacio intervjuis lin. Ekde tiam foriris mia premo, ĉar multaj homoj aprobis miajn brodaĵojn.

La brodaĵoj de Rahman estas desegnitaj de li mem. En 2016 la Nacia Kultura Ministerio establis brodstacion en la urbo Hami. Rahman fariĝis la desegnisto de la stacio kaj gvidis preskaŭ cent brodistinojn.

Tiuj brodistinoj venis el malriĉaj familioj. Ili devas prizorgi maljunulojn kaj infanojn hejme. Se ili plenumis certajn mendilojn, ili povis akiri rimarkindan enspezon. Inter tiuj brodistinoj la plej maljuna estas 70-jaraĝa. Ŝia brodaĵo estas tre bona. Kiam ŝi fotiĝas surmetante aŭskultilojn, ŝi estas tre bela.

En la kabineto de Rahmen troviĝas brodaĵoj ne nur por tradiciaj vestoj, kapkusenoj, sed ankaŭ por aŭskultiloj kaj pupoj. Li esperas, ke la tradicia ujgura brodaĵo povos esti ŝatata de junuloj. Kiel viro Rahman portis ŝarĝon de la familo per brodado. Kiel desegnisto de ujgura brodaĵo li gvidas la brodistinan teamon liberiĝi el malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin