Novaĵoj (Julio 01)

(GMT+08:00) 2020-07-01 16:47:06     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi emfazis krei novan situacion meze de ŝanĝoj per reformo; Ĉina nacia leĝdona instanco adoptis leĝon pri protekto de nacia sekureco en Honkongo.

Prezidanto Xi Jinping marde substrekis la gravecon fidi al reformoj por trakti ŝanĝiĝantan situacion, malfermi novajn perspektivojn, kaj instigi al esplorado kun bonaj rezultoj en ŝlosilaj kampoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, specifis la postulojn dum parolado en la 14a kunveno de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, kiun li estras.

Xi diris en la kunveno, ke oni devas plene ludigi la trarompan kaj gvidan rolon de reformoj por ke la lando plenumu la celojn kaj taskojn prezentitajn en la 13a kvinjara plano, gajnu la batalon kontraŭ malriĉeco, finkonstruu modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj komencu novan vojaĝon al konstruado de moderna socialisma lando.

Ankaŭ Li Keqiang kaj Wang Huning, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno ekzamenis kaj aprobis serion de reformaj planoj kaj gvidlinioj pri ŝtatposedaj entreprenoj, la integra disvolvado de novgeneracia informadika teknologio kaj la manufaktura industrio, la kampara loĝdoma sistemo, la integra disvolvado de mediatoj, la sistemo pri eduka taksado, kaj la ŝtatposedaj artaj trupoj

La kunveno rimarkigis, ke la venontaj tri jaroj estos gravegaj por la reformoj de la ŝtatposedaj entreprenoj de la lando, kaj emfazis klopodojn por optimumigi la aranĝon kaj strukturon de la ŝtatposeda ekonomio por fari ĝin pli konkurenciva, novigema, kontrolebla, influa kaj pli kapabla pri elteno.

Ĉinaj leĝdonantoj marde voĉdone adoptis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La leĝo estis adoptita en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Prezidanto Xi Jinping subskribis ordonon de prezidanto por promulgi la leĝon, kiu estas valida ekde la dato de promulgo.

La leĝo, formulita surbaze de la decido de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la HSAR por protekto de nacia sekureco, havas 66 artikolojn en ses ĉapitroj. Ĝi estas ampleksa leĝo kun enhavoj de substanca leĝo, procedura leĝo kaj organika leĝo.

La leĝo klare difinas la devojn kaj registarajn instituciojn de la HSAR pri protekto de nacia sekureco, la kvar kategoriojn de krimoj - secesio, subfosado, terorismaj aktivecoj kaj koluzio kun fremda lando aŭ eksteraj elementoj pri endanĝerigo de nacia sekureco - kaj iliajn respondajn punojn, jurisdikcion, aplikeblan leĝon kaj proceduron, oficejon de la centra popola registaro pri protekto de nacia sekureco en la HSAR, kaj aliajn enhavojn.

Post la adopto de la leĝo, la Konstanta Komitato de la NPK, laŭ la postuloj de la decido de la NPK, konsultis la Komitaton de la HSAR pri la Baza Leĝo kaj la registaron de la HSAR, kaj adoptis decidon marde posttagmeze enlistigi la leĝon en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR.

La nove adoptita decido kondiĉas, ke la leĝo estu aplikebla en la HSAR per promulgo de la regiono. La leĝo estas mejloŝtona leĝo pri subteno kaj plibonigo de la institucia kadro de la "unu lando, du sistemoj" en novaj cirkonstancoj. Ĝi efike protektos nacian sekurecon kaj daŭran pacon, stabilecon kaj prosperon en Honkongo kaj certigos stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj" en Honkongo.

La ĉina plej alta leĝdona instanco marde emfazis rezolutajn kaj efikajn klopodojn por protekto de nacia sekureco, la konstitucia ordo kaj laŭleĝa regado en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la afero "unu lando, du sistemoj" devas esti kondukita al la ĝusta direkto. Li faris la rimarkojn dum prezidado de la ferma kunveno de la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a NPK.

Li diris, ke la leĝdona sesio diskutis ok leĝprojektojn, kaj la plej grava parto de la tagordo estas ekzameni kaj adopti la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR kaj adopti la decidon enlistigi la leĝon en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR. La leĝo estos aplikebla surloke en la HSAR per promulgo de la HSAR. Li diris, ke la leĝo kaj la decido estis unuanime aprobitaj en la sesio, plene montrante la komunan volon de la ĉina popolo inkluzive de honkongaj samlandanoj.

Li diris ankaŭ, ke la leĝo servas kiel leĝa garantio por protekti la nacian sekurecon kaj konservi longtempan pacon, stabilecon, prosperon kaj disvolviĝon en Honkongo, certigi la leĝajn rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de honkongaj loĝantoj, gardi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandanoj en Honkongo kaj la interesojn de fremdlandaj investantoj, kaj certigi senĉesan disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj".

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris marde, ke la registaro de la HSAR bonvenigas la adopton de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono estis adoptita tiutage en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

Lam diris en deklaro publikigita tiuvespere, ke la registaro de la HSAR bonvenigas la adopton de la leĝo fare de la Konstanta Komitato de la NPK, kaj ke ĉi tiu nacia leĝo estis enlistigita en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la HSAR.

Parolante en la 44a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN marde, Kubo en la nomo de 52 landoj bonvenigis la adopton de la Leĝo pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono fare de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

La nombro de landoj, kiuj subskribis la komunan deklaron legitan de kuba reprezentanto en la sesio, espereble pliiĝos.

Kuba reprezentanto legis la komunan deklaron, dirante, ke ne-interveno en internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj estas esenca principo enskribita en la Ĉarton de la UN kaj baza normo de internaciaj rilatoj.

La deklaro diris, ke en iu ajn lando, la leĝdona povo pri nacisekurecaj problemoj apartenas al ŝtato, kio esence estas ne afero de homaj rajtoj kaj tial ne bezonas esti submetita al diskuto en la Konsilio pri Homaj Rajtoj. La deklaro aldonis, "Ni opinias, ke ĉiu lando rajtas protekti sian nacian sekurecon per leĝdono, kaj laŭdas rilatajn paŝojn faritajn por ĉi tiu celo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin