La ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon kaj diris, ke lokaj registaroj povas per specialaj obligacioj subteni malgrandajn kaj mezgrandajn bankojn, por ke ili havu sufiĉe da kapitaloj.
La lokaj registaroj estas instigitaj doni subtenadon al malgrandaj kaj mezgrandaj bankoj, por ke ili kapablas daŭrigi merkatajn operaciojn kaj plibonigi sian financan situacion, kiu povas subteni mikrajn, malgrandajn kaj mezajn entreprenojn.
Krome, lokaj registaroj devas fortigi la internan kontrolan mekanismon de bankoj kaj plifortigi superrigardon pri specialaj obligacioj.