Novaĵoj (Julio 02)

(GMT+08:00) 2020-07-02 17:17:07     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Honkongo festis la 23an datrevenon de sia reveno al patrujo; Ĉinio fortigos financan subtenon al entreprenoj.

Ĉina Honkongo merkrede festis la 23an datrevenon de sia reveno al la patrujo, post kiam la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo validiĝis marde nokte.

La nacia flago de Ĉinio kaj la flago de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estis hisitaj kaj la nacia himno ludita en ceremonio sur la placo Ora Baŭhinio de Honkonga Insulo je ĉirkaŭ la 8a horo merkrede matene laŭ loka tempo por festi la datrevenon.

Helikopteroj flugis super Viktoria Haveno, montrante la nacian kaj regionan flagojn, kaj fajroboato ŝprucis akvokolonan saluton.

En akcepto post la flag-hisa ceremonio, ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam emfazis la signifon de la revena datreveno kaj diris, ke la nova leĝo pri nacia sekureco helpos restarigi stabilecon en la HSAR.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR estis unuanime aprobita marde en kunveno de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, kaj validiĝis je la 11a horo posttagmeze en tiu tago post la promulgo de la registaro de la HSAR en la gazeto.

Lam nomis la ellaboradon de la leĝo turnopunkto por eltiri Honkongon el la nuna senelirejo kaj restarigi stabilecon kaj ordon el la kaoso.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio merkrede, Ĉinio fokusiĝos al plibonigo de financaj servoj al miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj por certigi ilian bonan disvolviĝon.

La kunveno, prezidita de ĉina ĉefministro Li Keqiang, diris, ke specialaj obligacioj de lokaj registaroj estos permesitaj por taŭge subteni malgrandajn kaj mezgrandajn bankojn en replenigo de kapitalo.

Laŭ la kunveno, lokaj registaroj estas instigitaj prioritatigi subtenon al malgrandaj kaj mezgrandaj bankoj, kiuj kapablas pri daŭripovaj merkat-bazitaj operacioj, tiel plibonigante ilian kapablon finance subteni miniaturajn, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn.

Krome, lokaj registaroj devas kontroli plibonigon de la internaj regadaj mekanismoj de bankoj kaj plifortigi superrigardon dum uzado de tiuj specialaj obligacioj.

Kvar usonaj mediataj organizoj estis postulataj deklari al Ĉinio, en skriba formo, informojn inkluzive de iliaj dungitoj, financo, funkciado kaj nemoveblaĵoj posedataj de ili en Ĉinio ene de sep tagoj, ekde merkredo.

Laŭ proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian, la kvar usonaj organizaĵoj estas la Asociiĝinta Gazetaro (the Associated Press), Unuiĝinta Gazetaro Internacia (United Press International), la Kolumbia Brodkasta Sistemo (the Columbia Broadcasting System) kaj Nacia Publika Radio (National Public Radio).

Zhao faris la anoncon merkrede en regula gazetara konferenco responde al la anonco de Usono en la 22a de junio, ke Ĉina Centra Televido, la Popola Ĵurnalo, la ĵurnalo Tutgloba Epoko, kaj Ĉina Novaĵ-Servo estis difinitaj kiel eksterlandaj misioj en Usono. Zhao diris, "La supre menciitaj rimedoj de Ĉinio estas tute necesaj kaj reciprokaj kontraŭrimedoj responde al la malracia subpremado farita de Usono kontraŭ la filioj de ĉi tiuj ĉinaj mediataj organizoj en Usono." Li emfazis, ke la rimedoj de Ĉinio estas tute justa defendo .

Zhao rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, la usona registaro adoptis maljustajn restriktojn kontraŭ ĉinaj mediataj organizoj kaj personoj en Usono, intence malfaciligis iliajn normalajn raportajn taskojn, kaj submetis ilin al pliiĝanta diskriminacio kaj politike instigita subpremo.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede adoptis rezolucion pri la kronvirusa epidemio, postulante ĝeneralan kaj tujan ĉesigon de malamikaj agoj en ĉiaj situacioj sur sia tagordo.

La rezolucio 2532, kiu gajnis unuaniman subtenon de la 15 membroj de la konsilio, alvokas ĉiujn partiojn de armitaj konfliktoj tuj komenci daŭran humanitaran paŭzon dum almenaŭ 90 sinsekvaj tagoj, por ebligi sendanĝeran, senbaran kaj daŭran transdonon de humanitara helpo, liveradon de rilataj servoj fare de senpartiaj humanitaraj agantoj, kaj medicinajn evakuojn.

Ĝi asertas, ke ĉi tiu ĝenerala kaj tuja ĉesigo de malamikaj agoj kaj ĉi tiu humanitara paŭzo ne validas por militaj operacoj kontraŭ la Islama Ŝtato (IS), Al-Kaida kaj la Fronto Al-Nusra, kaj ĉiuj aliaj individuoj, grupoj, entreprenoj kaj entoj asociitaj kun Al-Kaida aŭ la Islama Ŝtato kaj aliaj teroristaj grupoj difinitaj de la Sekureca Konsilio.

La rezolucio petas la ĝeneralan sekretarion de la UN helpi certigi, ke ĉiuj koncernaj partoj de la sistemo de la UN akcelu sian respondon al la kronvirusa pandemio kun aparta emfazo al landoj bezonantaj helpon, inkluzive de tiuj en situacioj de armita konflikto aŭ trafitaj de humanecaj krizoj.

Ĝi petas la ĝeneralan sekretarion instrukcii al packonservaj operacoj liveri subtenon, ene de siaj mandatoj kaj kapabloj, por helpi landajn aŭtoritatojn en ilia klopodoj por bridado de la pandemio.

Belorusio merkrede publikigis komunan deklaron nome de 46 landoj en la 44a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, esprimante subtenon al la kontraŭterorisma kaj senradikaliga laboro de Ĉinio en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Tiuj landoj diris en la deklaro, "Ni urĝas eviti senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio per misfamigo. Ni reasertas, ke la laboro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj devas esti farita en objektiva, travidebla, ne-selektema, konstruema, nekonflikta kaj ne-politikiga maniero. Ni emfazas nian devontigon al akcelo kaj protekto de homaj rajtoj kaj nian firman oponon kontraŭ la praktiko de politikigo de homrajtaj demandoj kaj duoblaj normoj."

La deklaro diris, "Terorismo kaj ekstremismo estas komunaj malamikoj al la homaro, kaj portas severajn minacojn al ĉiuj homaj rajtoj. Ni rimarkas kun maltrankvilo, ke terorismo, separismo kaj ekstremismo kaŭzis grandegajn damaĝojn al homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang de Ĉinio, kaj grave atencis iliajn homajn rajtojn."

La landoj rimarkis kun aprezo, ke Ĉinio prenis serion da rimedoj por respondi al minacoj laŭ la leĝo por protekti la homajn rajtojn de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang, dirante, ke ne okazis eĉ unu terorisma atako en Xinjiang en la lastaj tri jaroj. Sekureco kaj stabileco estis restarigitaj en Xinjiang.

Merkrede estis malfermita nova ĉina-eŭropa kargotrajna itinero liganta la urbon Jinhua en la ĉina orienta provinvo Zhejiang kaj Moskvon.

Laŭ la Ĉina Fervoja Ŝanhaja Korporacio, la trajno portas 100 normajn kontenerojn da varoj inkluzive de kemifibraj teksaĵoj, ludiloj, aŭtopartoj kaj hejmaj uzaĵoj. Ĝi espereble atingos Moskvon post 11 tagoj, trapasante Manzhouli en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en norda Ĉinio.

Laŭ la doganejo de Jinhua, en la lastaj jaroj, la internacia kargotrajna servo en Jinhua kovris ne nur la urbon mem sed ankaŭ ĉirkaŭaĵojn en Zhejiang, inkluzive de la urboj Ningbo kaj Wenzhou.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin