La 30an de junio, brita gazeto The Guardian raportis, ke la usona registaro jam aĉetis pli ol 500 milojn da dozoj de Remdesivir, kaj tio signifas ke 90% de la produktokvanto de Remdesivir al la kompanio GILD.US en la venontaj tri monatoj estis aĉetita de Usono.
La raporto diris, ke la aĉetado de Usono ne nur prezentas la seriozan situacion de la pandemio en Usono, sed ankaŭ montras la sintenon "Usono en Unuaeco" de la usona registaro en la pandemio. Kanada ĉefministro Justin Trudeau diris, ke se Usono daŭre agus tiel, tio eble kaŭzos terurajn rezultojn.