Novaĵoj (Julio 03)

(GMT+08:00) 2020-07-03 16:58:36     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina leĝdona instanco forte kondamnas usonan adopton de "Honkonga Aŭtonoma Akto"; La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj refutas rimarkojn de Pompeo pri Honkongo.

La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, ĵaŭde esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon al la adopto de la tiel nomata "Honkonga Aŭtonomia Akto" fare de Usono.

La komitato diris, ke la usona movo krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grave malobservis internacian leĝon kaj la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĝi reasertis la firman sintenon de Ĉinio pri defendo de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de la nacio, kaj efektivigo de la principo "Unu Lando, Du Sistemoj", oponante ĉian eksteran intervenon en honkongajn aferojn.

La komitato emfazis, ke la aferoj de Honkongo estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj ke en la ĉina-brita komuna deklaro ekzistas neniu klaŭzo, kiu rajtigas al eksterlandaj fortoj interveni en la urbon. La ĉina registaro plenumas jurisdikcion super Honkongo laŭ la Konstitucio kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La komitato urĝis la usonan flankon tuj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de Honkongo, kaj sin deteni de plua iro sur la malĝusta vojo, alie Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por rebato. Ĝi publikigis la deklaron, post kiam la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la akton merkrede.

Andrew Leung Kwan-yuen, prezidanto de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), ĵaŭde diris, ke la grandega plimulto de honkongaj loĝantoj bonvenigas la leĝon pri nacia sekureco por la HSAR kaj laŭdis ĝin kiel "gardiston" de Honkongo.

Leung diris en intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la leĝo protektos la liberecon kaj sekurecon de Honkongo kaj helpos al la urbo sin renormaligi de la tumulto dum la lasta jaro. Li emfazis, ke li persone respektas, akceptas kaj bonvenigas la movon de la centraj aŭtoritatoj en ĉi tiu momento, kaj rimarkigis, ke Honkongo ne povis leĝdoni pri protekto de nacia sekureco de post sia reveno al Ĉinio antaŭ 23 jaroj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la deklaroj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo rilate al la ĉina leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo montras nenion alian ol nescion kaj antaŭjuĝon.

Proparolanto Zhao Lijian uzis kvar "sensciecojn" por priskribi la rimarkojn de Pompeo en regula gazetara konferenco. Zhao diris, ke unue, li estas senscia pri la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono, kaj ke tiri homajn rajtojn en tion povas nur distordi faktojn. Li akcentis, ke la leĝo protektas la grandegan plimulton de homoj kaj punas nur tre malgrandan nombron da krimuloj. Post kiam ĝi validiĝis, Honkongo ĝuos pli stabilan socian ordon kaj pli bonan komercan medion, de kiu povas profiti ĉiuj honkongaj loĝantoj kaj eksterlandaj investantoj.

La proparolanto diris, ke due, Pompeo estas senscia pri la principo "unu lando, du sistemoj". La adopto de ĉi tiu leĝo ne celas ŝanĝi "unu landon, du sistemojn", sed pli bone agos pri "unu lando, du sistemoj" kaj certigos ĝian fidelan kaj konstantan efektivigon.

Li diris, ke la usona ŝtatsekretario estas senscia ankaŭ pri la Ĉina-Brita Komuna Deklaro, kaj rimarkigis, ke ĉiuj kondiĉoj koncernaj al la brita flanko en la Komuna Deklaro estis plenumitaj post la reveno de Honkongo al la patrujo.

Li aldonis, ke krome, Pompeo estas senscia pri la internacia leĝo kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj. Estas tute interna afero de Ĉinio formuli leĝon pri protekto de nacia sekureco en subnacia administracia regiono.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris Zhao Lijian ĵaŭde, ke Ĉinio urĝas iujn landojn korekti siajn erarojn pri homaj rajtoj, sin deteni de politikigo de rilataj demandoj aŭ uzo de duoblaj normoj, kaj ĉesigi intervenon en la enlandajn aferojn de aliaj landoj.

Zhao faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li komentis la lastatempajn akuzojn de la Eŭropa Unio en la Konsilio de Homaj Rajtoj de la UN pri demandoj de homaj rajtoj en Xinjiang.

Zhao diris, ke malgranda nombro da landoj sensaciigis Xinjiang-rilatajn demandojn en multflankaj okazaĵoj ekde la lasta jaro, sed multaj amikaj kaj evoluantaj landoj firme subtenas la pozicion de Ĉinio kaj laŭdas la grandajn atingojn, kiujn Ĉinio akiris en kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj agadoj de Xinjiang. Li diris al la gazetaro, ke 46 landoj adoptis komunan deklaron en la konsilio per frakase grandega plimulto, reasertante sian subtenon al la politikoj de la ĉina registaro en Xinjiang.

Ĉina sendito ĵaŭde petis la Sekurecan Konsilion de la UN antaŭenpuŝi pozitivajn respondojn al la alvoko de ĝenerala sekretario de la UN pri tutmonda batalhalto meze de la kronvirusa pandemio.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la Sekureca Konsilio adoptis rezolucion pri la alvoko, kaj devas labori por akceli ĝian realiĝon.

Zhang diris en altnivela debato pri la influo de la kronvirusa epidemio sur internacia paco kaj sekureco, ke la internacia komunumo devas kapti la okazon kuraĝigi la partiojn de konfliktoj respondi al la alvoko per tuja ĉesigo de malamikaj agoj, kune batali kontraŭ la pandemio, savi vivojn kaj serĉi pacan solvadon per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj.

Li diris, ke solidareco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por batali kontraŭ la pandemio. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por apogi la internacian sistemon de la UN kiel la centro kaj subteni la gvidan rolon de la Monda Organizo pri Sano en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio.

Ĉinio donos memorajn medalojn al veteranoj de Ĉina Popola Volontula Armeo en la Korea Milito dum la periodo de 1950 ĝis 1953 por festi la 70an datrevenon de ilia partopreno.

Deklaro publikigita ĵaŭde de la oficejo komisiita por doni partiajn kaj ŝtatajn premiojn kaj honorojn diris, ke la medaloj estos aljuĝitaj en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono.

La deklaro diris, ke krom tiuj, kiuj batalis en la milito, aliaj homoj elekteblaj por la medaloj inkluzivas tiujn, kiuj liveris servojn dum la milito, kiel medicinaj personoj, laboristoj de transportaj sektoroj, tradukistoj, partoprenantoj de militpaŭzo, milicanoj, migraj laboristoj, ĵurnalistoj, verkistoj, fotistoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj restis por helpi postmilitan ekonomian renormaliĝon en la Korea Demokratia Popola Respubliko de post kiam la armistico estis subskribita en julio de 1953 ĝis plena retiriĝo de la volontula armeo en oktobro de 1958. La aljuĝo komenciĝos en oktobro 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin