Rekta elsendo helpas al la vilaĝo efektivigi riĉan vivon

(GMT+08:00) 2020-07-04 17:55:37     Redaktoro:Xiao

"Karaj, la avelo estas unu el la bio-produktaĵoj de la urbo Zhalantun, kiu estas bongusta…" Dayue, loĝanto de la vilaĝo Taipinggou en la urbo, vizaĝas al la poŝtelefono kaj faras rektan elsendon pri lokaj produktaĵoj de sia hejmloko. Antaŭ la kamerao, ŝi gustumas la produktaĵojn kaj faras ekzemplon. Ŝia laboro altiris multajn fanojn, kiuj tuj faris aĉetadon.

Bio-nutraĵo estas verda marko de produktaĵoj el la hejmloko de Dayue pro la loka medio kaj simpla vivo en la vilaĝo.

Por bone vendi produktaĵojn, Dayue komencis sian praktikon en la retejo pri mallongaj videoj. Ŝi filmis kutimajn manĝaĵojn de la kamparo kaj dividis rakontojn en la vilaĝo al fanoj. Ŝi alportis la bongustajn kaj verdajn manĝaĵojn, kaj belajn pejzaĝojn al diversaj lokoj de la lando.

Sekve de kresko de la nombro de fanoj de nulo ĝis 350 000, la sumo de la vendado ankaŭ altiĝis de nulo ĝis milionoj da juanoj en unu jaro. En pli ol du jaroj ŝi fondis sian propran fabrikon por helpi al la malriĉuloj vendi agrikulturajn produktaĵojn per la platformo de rekta elsendo.

La ordinara vilaĝano Dayue nun fariĝis pioniro kiu gvidas la vilaĝanojn al riĉiĝo. helpate de Dayue, pli ol 30 homoj laboras en ŝia fabriko en morta sezono de agrokulturaj laboroj, kaj efektivigis enspezan kreskon de 10 000 ĝis 20 000 juanoj per siaj propraj manoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin