Germanio fariĝis deĵoranta prezidanto-lando de EU

(GMT+08:00) 2020-07-04 18:52:00     Redaktoro:Xiao
La 1an de julio laŭ la loka tempo, Germanio anstataŭis Kroation kiel la nova deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Konsilio. La Konsilio konsistas el 27 membroj kaj la prezidanteco alternis en ĉiuj ses monatoj. Kiel la plej granda ekonomio en Eŭropo, Germanio plenumos siajn devojn ĉirkaŭ la slogano "unuiĝi kaj plifortigi Eŭropon" en la sekvaj ses monatoj, precipe por konduki Eŭropon trapasi la epidemian krizon kaj forpeli ekonomiajn malfacilaĵojn.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris la 18an de junio, ke batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19 estos la ĉefa tasko de Germanio dum la 6-monata prezidanteco de la Konsilio. Ŝi alvokis EU pli strikte kunlabori por venki la nov-kronvirusan malsanon kaj la rilatajn rezultojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin