Agrikulturaj industrioj estas fundamentoj por redukti malriĉecon en kamparo

(GMT+08:00) 2020-07-05 18:30:09     Redaktoro:Xiao
La urbo Tongjiang situas en la nordoriento de la provinco Heilongjiang kaj proksima al la rusa regiono Jewish Oblast, kiu estas grava haveno de Ĉinio. En la pasintaj jaroj, la urbo disvolvis karakterizajn industriojn, precipe la planadon kaj fabrikadon de rozoj, kiuj helpas al loĝantoj esti liberigitaj el la malriĉeco.

"Tiuj rozoj estas ĝuste bonaj kaj taŭgaj por fabriki saŭcon, la ĵus floraj estas kontentaj por fabriki esencoleon, kaj la aliajn ni uzas por fabriki teon." En tagmezo, Teng Shiliang, membro de la vilaĝo Weiming kolektas la rikoltitajn rozojn kaj pretas por sendi ilin al la fabriko. En la florkampo apud li kelkaj vilaĝanoj ankoraŭ laboras.

"Ekde la kvara horo laborantoj komencis kolektadon de la floroj, kaj la laboro daŭris sep aŭ ok horojn. Ĝenerale unu homo povas plenumi kolekton de 35 ĝis 40 kilogramoj kaj enspezis ĉirkaŭ 140 juanojn tage.

Teng diris, ke junio estas la riĉa sezono de la floroj ĉar la vendado de roza teo fabrikigita de burĝonoj estas tre bona. Kaj en julio, ili fabrikis saŭcon per la petaloj, kiuj ankaŭ donis bonajn fruktojn. Per partopreno en la kolektado kaj fabrikado, la vilaĝanoj pliigis enspezon dum la ebriiga parfumo.

La kooperativo Lvnong, en kiu laboras Teng Shiliang, administras ĉirkaŭ 16 000 muojn da teroj kaj ĉefe laboras por plantado kaj fabrikado de sojfabo kaj maizo ekster rozo. Ĝi havas pli ol 500 laborantojn, kiuj ankaŭ estas vilaĝanoj el la heĝena gubernio Jiejinkou. La vilaĝanoj povas aliĝi al la kooperativo per iliaj teroj aŭ kapitaloj, kaj ricevas dividendojn laŭ akcioj. Krome, ili povas ankaŭ labori en la kooperativo.

La direktoro de la kooperativo Liu Jinjiang diris, "la plantado de rozoj bezonas multajn laborfortojn dum la tuta procezo, inkluzive de sarkado, tranĉado, administrado, kolektado, kio alportas ŝancojn de laborpostenoj al la vilaĝanoj.

Teng Shiliang aliĝis la la kooperativo per teroj. Ĉiujare li ricevas enspezon de pli ol 30 miloj da juanoj, kaj laboro de 4 monatoj povas doni al li enspezon de pli ol 20 miloj da juanoj. La modelo efektivigis kreskon de lia enspezo ol antaŭe kaj donis al li sufiĉan kontenton.

Liu Jinjiang diris, ke per la maniero de "kooperativo plus malriĉuloj", la kooperativo starigis interesan ligon kun 104 malriĉaj familioj el la gubernio. La kooperativo ĉiujare donas al tiaj familioj dividendojn de ĉirkaŭ 2 500 juanoj por efektivigi la celon redukti malriĉecon per industrioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin