Gubernio Xide de provinco Sichuan establis trinivelan loĝistikan sistemon

(GMT+08:00) 2020-07-06 19:22:53     Redaktoro:Ĝoja
Lastajn jarojn la ĉina provinco Sichuan energie faris laborojn pri sinteza demostrado de elektronika komerco en la kamparo, konstruis la markon de publika bono "Sichuan Fupin", kiu signifas, ke Sichuan helpas malriĉulojn, kaj plurmaniere plivastigis merkatigajn kanalojn de produktoj en malriĉaj lokoj. Laŭ konigo gubernio Xide de la subprovinco Liangshan de la provinco Sichuan establis la trinivelan loĝistikan sistemon kovrantan gubernion, ŝjangon (kampara administra unuo sub la gubernio) kaj vilaĝon, per plenumado de elektronika komerco gvidis preskaŭ 200 malriĉajn familiojn kaj pofamilia jara enspezo pliiĝis je pli ol dekmil juanoj.

En servejo de elektronika komerco en la gubernio Xide mendiloj el la tuta lando kontinue estas printitaj el presilo. Vilaĝano Ergushengmo okupiĝas pri pakaĵo de prilaboritaj agrikulturaj produktoj. Ŝi estas ankaŭ "provizanto", ŝi vendas tataran fagopiron ĉi tien, kiu pere de elektronika komerco estas vendata al la tuta lando. Ŝi diris:

"Antaŭe ni vendis tataran fagopiron strate, unufoje maksimume kunportis dorse cent ĝinojn (tradicia ĉina mezurunuo de pezo) kaj necesis unu horo survojo de hejmo al strato. Nun ne necesas kunporti tataran fagopiron ĉi tien, aĉetantoj venos al hejmo por preni ilin."

Kiel Ergushengmo najbaraj kamparanoj sinsekve vendis agrikuturajn produktojn al la servejo. Yuan Xing, respondeculo de la servejo kaj ĝenerala direktoro de agrikultura kompanio Yuanye diris:

"Ni pagas pli altan prezon al kamparanoj, kaj poste ni prilaboras kaj pakas agrikulturajn produktojn kaj vendas ilin per interreto, elektronika komerco aŭ aliaj kanaloj al konsumantoj, kaj fine ni dividas 5% de profito al malriĉaj familioj."

Por stabiligi kaj kontinue pliigi enspezojn de kamparanoj la gubernio Xide fondis gubernian konservan loĝistikan distribuan centron kaj 108 servejojn de elektronika komerco, kio formis trinivelan loĝistikan sistemon kovrantan gubernion, ŝjangon kaj vilaĝon, kaj amasigis disajn kaj malgrandskalajn produktojn per banko de informoj pri resursoj de agrikulturaj produktoj kaj kreis markojn de elektronika komerco por helpi malriĉulojn. Pro tio la gubernio jam gvidis 192 malriĉajn familiojn kaj pofamilia enpseza jarkresko superis dekmil juanojn. Meiyong, konstanta membro de la gubernia komitato de Xide-gubernio, diris:

"Unue estas garantiita kvalito de agrikulturaj produktoj, due altiĝas valoro de la produktoj, tial pliiĝas enspezo kaj ili tre forte deziras disvolvi elektronikan komercon."

La provinco Sichuan konstruis la markon "Sichuan Fupin" kiu signifas, ke Sichuan helpas malriĉulojn, pere de la marko stimulis vendadon de agrikulturaj produktoj en malriĉaj lokoj kaj utilis al liberigo de malriĉuloj el malriĉeco. Ĝis la fino de 2019 troviĝas 15 200 vendejoj de produktoj kadre de la marko "Sichuan Fupin", sume vendiĝis produktoj valoraj je pli ol 21 miliardoj da juanoj kaj la laboro kontraŭ malriĉeco kovris 3,9397 milionojn da malriĉuloj. Xiang Chu, vicĝenerala sekretario de la registaro de la provinco Sichuan kaj estro de la provinca buroo pri ekspluato kaj helpo por malriĉuloj, diris:

"Ni esperas, ke pli da entreprenoj uzos la markon 'Sichuan Fupin' kaj pli da produktoj kun la marko estos vendataj al la tuta lando."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin