Ĉinio sendis humanitaran helpon al Kazaĥio por batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:06:25     Redaktoro:邱杰明

Nova aro da humanitara helpo sendita de la ĉina registaro atingis la Almatan Internacian Flughavenon sabate vespere por helpi al Kazaĥio batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Laŭ la kazaĥa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la medicina helpo inkluzivas 50 000 provilojn, 600 000 medicinajn maskojn, 70 000 parojn da protektaj okulvitroj, 150 000 parojn da medicinaj gantoj, 30 000 protektajn robojn kaj 1 000 termometrojn. La provizaĵoj estos transdonitaj prioritate al medicinaj institucioj.

Kazaĥio registris 1 452 novajn kronvirusajn kazojn dum la pasinta tago, pliigante la totalan nombron de konfirmitaj kazoj ĝis 47 171. La centr-azia lando nuligis la krizostaton en la 11a de majo kaj rekomencis du-semajnajn kvarantenajn rimedojn dimanĉe por bridi la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin