Ĉinaj regionoj plialtigis nivelojn de respondo al inundoj

(GMT+08:00) 2020-07-06 16:08:13     Redaktoro:邱杰明

Pluraj ĉinaj regionoj dimanĉe plialtigis la nivelojn de respondo al inundoj, ĉar pluvegoj daŭras kaj akvonivelo en lokaj riveroj kaj lagoj senĉese altiĝas.

Dimanĉe la provinca meteorologia servo de Anhui levis la respondon al pluvŝtormo ĝis la dua nivelo de la tria nivelo.

La meteologia servo prognozis, ke montotorentoj havas pli grandan eblecon de grava detruo en la urboj Huangshan, Chizhou, Tongling kaj Anqing en la provinco. Ĝi urĝis aŭtoritatojn de tiuj urboj ĝustatempe publikigi antaŭavertajn informojn kaj evakui loĝantojn anticipe por eviti damaĝon de inundoj.

En la ĉina centra provinvo Hubei, la provincaj aŭtoritatoj pri regado de inundoj dimanĉe altigis la respondan nivelon kontraŭ inundoj de la kvara ĝis la tria, ĉar pluvegoj daŭras kaj akvonivelo en riveroj kaj lagoj senĉese altiĝas.

Hubei estis trafita de sesfojaj pluvegoj de la pluvsezono ekde la 8a de junio, kaj la averaĝa kvanto de precipitaĵo en la provinco atingis 387,3 milimetrojn. Akvoniveloj en pluraj hidroelektraj centraloj laŭ Jangzio superas la avertajn nivelojn aŭ estas proksimaj al ili. Dume, la akvonivelo en unu el la kvin plej grandaj lagoj en Hubei superas la avertan nivelon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin