Novaĵoj (Julio 08)

(GMT+08:00) 2020-07-08 17:43:30     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 8a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi interŝanĝis leterojn kun argentina prezidento pri batalo kontraŭ pandemio kaj duflanka kunlaboro; Usono oficiale retiriĝas el Monda Organizo pri Sano. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj argentina prezidento Alberto Fernandez sendis leterojn unu al la alia por interŝanĝi opiniojn pri komuna batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj akcelo de praktika kunlaboro en ĉiuj kampoj.

En sia letero Xi emfazis, ke fronte al la kronvirusa malsano, la ĉina kaj argentina popoloj helpis kaj subtenis unu la alian kaj montris sian profundan amikecon.

Xi diris, ke Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj, inkluzive de Argentino, nun alfrontas la dornan taskon de batalo kontraŭ la viruso dum stabiligo de sia ekonomio kaj protekto de la vivteno de popoloj. Li aldonis, ke Ĉinio volas daŭrigi aktivan kontraŭepidemian kunlaboron kun Argentino kaj liveri helpon laŭ sia kapablo. Li emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la klopodojn de Argentino por protekto de nacia stabileco kaj disvolviĝo, kaj volas profundigi duflankajn amikajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Fernández esprimis aprezon pro la grandegaj klopodoj, kiujn la ĉinaj registaro kaj popolo faris por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj la gvida rolo, kiun ili ludis en la internacia batalo kontraŭ la pandemio, precipe la helpa mano, kiun Ĉinio donis al Argentino. Li diris, ke vera amikeco montriĝas en malfacila tempo, kaj en ĉi tiu speciala momento lia lando forte sentis la profundecon de la amikeco inter Argentino kaj Ĉinio. Li aldonis, ke li firme kredas, ke la du landoj malfermas gloran periodon de duflankaj rilatoj, kaj ilia ampleksa strategia partnereco kaj kunlaboro en multflankaj kadroj plu profundiĝos.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon certigi bonfarton de la popolo, kaj antaŭenigi reformon kaj novigadon por akceli disvolvadon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la urboj Tongren kaj Guiyang en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, de lundo ĝis mardo.

En sia vizito al kompanio en Tongren, Li instigis entreprenojn grandigi produktadon, antaŭenigi industrian malriĉec-mildigon kaj krei pli multajn laborojn por migraj laborantoj. Li instigis registarojn sur ĉiuj niveloj fari ĉiajn klopodojn por certigi kaj akceli dungadon.

Guizhou suferis de severaj kaj vastaj inundoj ekde junio. Dum la vizito al la vilaĝo Guakou en Tongren, la ĉefministro emfazis la neceson preni diversajn rimedojn por certigi la sekurecon de la vivoj kaj posedaĵoj de la popolo.

Li diris, ke rilataj departementoj devas kunordigi financan subtenon por rekonstruado de detruitaj domoj kaj instalaĵoj, kaj prioritato devas esti donita al malriĉaj familioj kaj regionoj trafitaj de katastrofo. Parolante kun lokaj vilaĝanoj, li diris, ke malgraŭ la ĝenado de la kronvirusa epidemio kaj inundoj, plenfortaj klopodoj devas esti faritaj por gajni la malfacilan batalon kontraŭ malriĉeco ĉi-jare, kiom ajn malfacila ĝi estas.

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris marde, ke la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo utilas al prospero kaj stabileco de la regiono kaj stabila kaj daŭra disvolviĝo de "unu lando, du sistemoj."

Lam diris en gazetara konferenco, ke la registaro de la HSAR rapide komencis sekvan laboron, post kiam la leĝo validiĝis. La Komitato pri Protekto de Nacia Sekureco de la HSAR, prezidata de Lam, okazigis sian unuan kunvenon lunde.

Lam diris, ke la leĝo celas preventi, malhelpi kaj puni kontraŭleĝajn agojn endanĝerigantajn nacian sekurecon. Ĝi celas nur tre malgrandan nombron da leĝrompintoj kaj protektas la liberecon kaj rajtojn de la granda plimulto de honkongaj loĝantoj. Ŝi diris, ke la leĝo montras la grandan fidon de la centraj aŭtoritatoj al Honkongo kaj la registaro de la HSAR, kaj ke la registaro de la HSAR strikte plenumos la leĝon por protekti nacian sekurecon kaj honkongan sekurecon.

La Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la HSAR estis adoptita de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio kaj promulgita en la HSAR la 30an de junio.

La registaro de Trump formale sciigis la UN pri sia retiriĝo el la Monda Organizo pri Sano (MOS), kvankam la retiriĝo validiĝos en la venonta jaro, kio signifas, ke la retiriĝo povus esti nuligita sub nova registaro aŭ se la cirkonstancoj ŝanĝiĝos.

La movo tuj estis atakita de prisanaj oficialuloj kaj kritikistoj de la registaro, inkluzive de multaj demokratoj, kiuj diris, ke tio kostos la usonan influon sur la tutmonda tereno.

Eksa vicprezidento Joe Biden, demokrata kandidato por prezidenteco, diris, ke li renversos la decidon en sia unua tago sur la posteno, se li estos elektita.

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, lastatempe sendis respondan leteron al Antoinette Sassou Eguesso, deĵoranta prezidanto de la Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado, edzino de prezidento de Respubliko Kongo, kaj leteris al unuaj sinjorinoj de aliaj afrikaj landoj, esprimante dankon al afrikaj landoj pro ilia valora subteno al Ĉinio dum la malfacila tempo de respondo al la kronvirusa epidemio kaj ankaŭ koran simpation al la afrika popolo batalanta kontraŭ la pandemio.

Peng diris, ke de post la subita apero de la kronvirusa epidemio, diversaj landoj subtenis kaj helpis unu alian kaj kunlaboris por batali kontraŭ la epidmeio. Ŝi aldonis, ke la ĉina registaro donacos al 53 afrikaj landoj aron da kontraŭepidemiaj provizaĵoj per la Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado, por helpi lokajn virinojn, infanojn kaj junulojn kaj esprimi la amikecon de la ĉina popolo al la afrika popolo.

Antaŭ nelonge Antoinette sendis leteron al Peng. En la letero ŝi alte aprezis la rolon de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj nome de Organizo de Afrikaj Unuaj Sinjorinoj por Disvolvado ŝi petis la ĉinan flankon zorgi pri afrikaj virinoj, infanoj kaj junuloj kaj liveri al ili medicinajn provizaĵojn.

Lastatempe la ĉina Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo ordonis asigni el la centra buĝeto 200 milionojn da juanoj por la konstruado de demonstraj projektoj de kolektiĝaj centroj de ĉina-eŭropaj trajnoj en kvin fervojaj nodoj en Zhengzhou, Chongqing, Chengdu, Xi'an kaj Urumĉio.

La malfermo de itineroj por ĉina-eŭropaj trajnoj estas grava rimedo por la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj profundigo de pragmata kunlaboro inter aziaj kaj eŭropaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin