Fokusoj de la Semajno (Jul. 10)

(GMT+08:00) 2020-07-10 09:44:04     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping skribis respondan leteron al la Akademio Butuka de Papuo-Nov-Gvineo.

En la responda letero, Xi agrable rememoris sian ĉeeston al la inaŭgura ceremonio de la akademio dum sia vizito al Papuo-Nov-Gvineo en 2018 kaj laŭdis la atingojn de la akademio. Xi diris, ke li ĝojas informiĝi, ke la akademio lastatempe venkis la influon de la kronvirusa eksplodo kaj rekomencis klasojn, kaj ke Ĉinio plu liveros necesajn subtenon kaj helpon por disvolviĝo de la akademio.

En letero sendita al Xi antaŭe, la Akademio Butuka esprimis dankon pro lia zorgado pri disvolviĝo de la akademio kaj alte taksis la kontribuon de Ĉinio al akcelado de internacia kunlaboro en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. La letero diris, ke danke al la helpo de Ĉinio, la akademio venkis la influon de la pandemio kaj rekomencis klasojn.

La Akademio Butuka, projekto pri publika servo financita de Ĉinio, konsistas el infanĝardeno, elementa lernejo kaj mezlernejo. De post sia malfermo en novembro 2018, la akademio matrikulis ĉirkaŭ 3 000 lernantojn kaj plibonigis la lokajn lernejajn kondiĉojn, gajnante la laŭdon de la loka registaro kaj la publiko.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, lunde deponis al ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres la instrumenton de aliĝo de la Ĉina Popola Respubliko al la Traktato pri Armila Komerco.

Post depono de la instrumento de aliĝo, Zhang diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la problemoj kaŭzitaj de kontraŭleĝa cedo kaj misuzo de konvenciaj armiloj. Ĉinio subtenas la celojn de la traktato kaj konsentas pri necesaj rimedoj por reglamenti internacian armilan komercon kaj bati kontraŭleĝan cedon de armiloj.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam strikte reglamentas eksportadon de militaj provizaĵoj, per politikoj kaj administraj rimedoj kontentigantaj aŭ en iuj regionoj eĉ superantaj postulojn de la Traktato pri Armila Komerco. Estas menciinde, ke Ĉinio permesas eksportadon nur al suverenaj ŝtatoj, sed ne al neŝtataj agantoj. Tio plene pruvas ĝian altan senton de respondeco. Ĉinio vokas ĉiujn partiojn strikte reglamenti eksportadon de militaj provizaĵoj, malpermesi eksportadon al neŝtataj agantoj kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj per armila eksportado.

La Oficejo pri Protekto de Nacia Sekureco de la Centra Popola Registaro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) estis inaŭgurita merkrede, markante grandan paŝon antaŭen por restarigi leĝon kaj ordon en la tutmonda financa centro.

Ŝildo kun la nomo de la nova oficejo estis senvualigita en ceremonio merkrede matene, altirante aplaŭdojn de ĉirkaŭ 80 ĉeestantoj reprezentantaj diversajn sektorojn de Honkongo.

Parolante en la ceremonio, ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam diris, ke la inaŭguro de la oficejo estis historia momento kaj markis alian mejloŝtonon en starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj pri protekto de nacia sekureco en la HSAR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin