Ĉinio refutas akuzojn de Usono pri militekzercoj en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2020-07-10 14:14:42     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina armeo ĵaŭde refutis la akuzojn faritajn de la usona Ministerio de Defendo pri lastatempaj militekzercoj de la ĉina armeo en la Suda Ĉina Maro.

Ren Guoqiang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Nacia Defendo, diris, ke la usona flanko tute ignoris la faktojn kaj konfuzis pravon kaj malpravon kun la intenco krei malakordon inter regionaj landoj kaj serĉi profitojn el tio.

"Ni estas forte malkontentaj pri tio kaj esprimas nian rezolutan oponon," Ren diris, kiam li respondis la demandon de raportisto. Li emfazis, ke la ĉina flanko anoncis la militekzercojn, aranĝitajn en la maro apud la ĉina insularo Xisha en la 27a de junio. La ekzercoj estis parto de la planita jara trejnado kaj ne celis iun ajn apartan landon. Li aldonis, ke la situacio de la Suda Ĉina Maro stabiliĝis kaj pliboniĝas danke al la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Tamen Usono sendis multajn progresintajn aviadilojn kaj ŝipojn al la Suda Ĉina Maro por fari provokojn kaj montri sian militan potencon, minacante pacon kaj stabilecon de la regiono.

Ren akcentis, "Ni esperas, ke la usona flanko ekzamenos siajn kondutojn, ĉesigi militajn provokojn en la Suda Ĉina Maro kaj haltigi siajn senbazajn akuzojn kontraŭ la ĉina flanko."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin