Ĉina sendito emfazas gravecon plu akceli multflankismon en klopodoj kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2020-07-11 17:41:10     Redaktoro:邱杰明

Ĉina sendito diris vendrede, ke la plej granda graveco estas plu akceli multflankismon en klopodoj kontraŭ terorismo, dum kaj post la kronvirsa pandemio.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en la kunveno pri "Kontraŭterorismaj Prioritatoj de Membroŝtatoj en la Postpandemia Medio" dum la Virtuala Kontraŭterorisma Semajno. Zhang diris, ke faktoj pruvis, ke neniu lando povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo fronte al pandemia situacio, kio montras ankaŭ pli kaj pli fortan minacon el ne-tradiciaj sekurecaj demandoj. Ĉiu devas duobligi siajn klopodojn kaj plifortigi siajn respondojn.

La ambasadoro diris, "Terorismo ne konas landlimojn, kaj terorismo en ĉiaj formoj kaj manifestiĝoj estas minaco al internaciaj paco kaj sekureco. Duobla normo devas esti evitita en batalo kontraŭ terorismo. Ni devas fortigi, anstataŭ malfortigi, nian firman subtenon al internaciaj mekanismoj, kaj plu subteni la UN ludi gvidan rolon en batalo kontraŭ terorismo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin