Ĉinio refutas senbazajn komentojn de Usono pri ĝia kunlaboro kun MOS

(GMT+08:00) 2020-07-11 17:41:47     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede diris, ke Usono jam deklaris sin retiri el la Monda Organizo pri Sano (MOS), tial ĝi tute ne rajtas fari senbazajn komentojn pri la kunlaboro de Ĉinio kun la MOS.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al la komentoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri la kunlaboro de Ĉinio kun la MOS pri spurado de la origino de la viruso. Zhao diris, ke Ĉinio kaj la MOS subtenis striktan komunikadon kaj kunlaboron de post la eksplodo de la epidemio, kaj nun Ĉinio okupiĝas pri malfacila tasko malebligi importon de kazoj kaj enlandan reviviĝon de la epidmeio. Ĉinio estas la unua, kiu invitas fakulojn de la MOS diskuti pri scienc-bazita spurado de la origino.

Kontraste, Usono evitas siajn proprajn respondecojn kaj subfosas la tutmondan solidarecon pri batalo kontraŭ la viruso per deklaro pri retiriĝo el la MOS, politikigo de aferoj rilataj al la pandemio kaj kalumnio kontraŭ aliaj.

Zhao diris ankaŭ, ke ĉar Usono jam deklaris retiriĝon el la MOS, ĝi tute ne rajtas fari senbazajn komentojn pri la kunlaboro de Ĉinio kun la MOS. Se Usono vere zorgas pri tutmondaj klopodoj kontraŭ la pandemio, la unua afero, kiun ĝi devas fari, estas plenumi ĝiajn internaciajn respondecojn kaj devojn kaj kunlabori kun la MOS, ekzemple inviti fakulojn de la organizo spuri la fonton de la viruso en la Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin