Ĉinio publikigis deklaron por akceli maran ekspluatadon

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:04:43     Redaktoro:邱杰明

Ĉinaj aŭtoritatoj publikigis deklaron pri antaŭenigo de la iniciata Zono kaj Vojo kaj disvolvado de la mara ekonomio sabate, la 16-an Navigacian Tagon de Ĉinio.

Laŭ dokumento publikigita en la retejo de la Ministerio de Transportado, ĉinaj maristoj ankoraŭ ĉe la fronto de certigo de la glata funkciado de internaciaj loĝistikaj kaj provizaj ĉenoj, ĉar la kronvirusa pandemio daŭre disvastiĝas tutmonde.

Ĝi diris, ke la mara transportado de Ĉinio, la plej granda komercanto de varoj kaj la dua plej granda ekonomio, ludas gravan rolon por akceli ekonomian kaj komercan disvolviĝon de la mondo kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Kunlaboro en ekonomio, teknologio kaj kulturo inter Ĉinio kaj la landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo pli intensiĝas tra la oceano sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Samtempe la dokumento rimarkigis, ke Ĉinio akiris rimarkindaj atingojn en navigacio kaj mara industrio ĝis ĉi tiu jaro. La skalo de havenoj, la nombro de maristoj, la produktado de ŝipkonstruado kaj la skalo de maraj flotoj estas en la unua vico en la mondo.

Ĉi-jara Ĉina Mara Forumo okazis en Ŝanhajo sabate kun la kombino de aktivadoj en kaj ekster la interreto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin