Pekina epidemia situacio rilata al bazaro Xinfadi estas sub efika regado

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:05:22     Redaktoro:邱杰明

La Ĉina Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj publikigis raporton dirante, ke la epidemia situacio rilata al la pogranda bazaro Xinfadi en Pekino estas sub efika regado.

La raporto diris, ke ankaŭ infektoj rilataj al la bazaro Xinfadi, kiuj aperis en aliaj lokoj kiel la provincoj Hebei, Liaoning kaj Zhejiang, estis metitaj sub la regado.

La dokumento rimarkigis, ke estis 29 amasiĝaj infektoj rilataj al la bazaro, inkluzive de 10 en publikaj lokoj kaj 13 inter familianoj.

La raporto diris, ke la rimedoj por prevento kaj regado, kiujn Pekino alprenis kontraŭ la kronvirusa epidemio, jam montris efikon, kaj la riskoj de pliaj infektoj inter homoj, kiuj vizitis la bazaron, estas fundamente eliminitaj.

Pekino vendrede raportis neniun novan konfirmitan kronvirusan kazon de enlanda propagiĝo, kio signifas, ke la urbo raportis neniun novan konfirmitan kazon de enlanda propagiĝo dum kvin sinsekvaj tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin