MOS: oni ne povas elimini la eblecon, ke longtempe ekzistas krona viruso antaŭ eksplodo

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:09:35     Redaktoro:邱杰明

Vendrede laŭ novaĵo el rusa novaĵ-agentejo Sputnik delegito de Monda Organizo pri Sano en Rusio Alexander Natruskin intervjuate de Sputnik diris, ke oni ne povas elmini la eblecon, ke longtempe kaŝite restas krona viruso antaŭ eksplodo.

Antaŭe Tom Jefferson, esploristo de Oksforda Centro por Medicino Bazita sur Atestoj, opiniis, ke la krona viruso ne originas en Ĉinio nek aperis en wuhan-a laboratorio, sed ĝi ekzistas jam longtempe en la tuta mondo.

Alexander Natruskin diris: "MOS organizis grandan teamon por kune kun ĉinaj fakuloj analizi originon de la viruso. La viruso vivis ĉe bestoj, kaj iam infektis homojn. Pri konkreta tempo kaj loko oni faras esploron. Oni trovis viruson en eluzita akvo, sed ne scias la detalojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin