Necesas unuiĝo kaj kunlaboro por tutgloba batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:10:09     Redaktoro:邱杰明

Laŭ statistikaj donitaĵoj de usona Universitato Johns Hopkins, la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano jam superis 3 milionojn kaj nombro de mortintoj pro la malsano superis 130 milojn, kaj la du nombroj estas la plej grandaj de la mondo. Sekvas Usonon Brazilo, Rusio, Peruo kaj Ĉilio laŭ nombro de konfirmitaj kazoj. Lastatempe ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke en unuaj 12 semajnoj la nombro de mondaj konfirmitaj kazoj atingis 400 mil, sed jam superis 400 milojn la nombro de novaj konfirmitaj kazoj en la lasta semajnfino, kio montras, ke "la epidemio ankoraŭ plirapide propagiĝas kaj ankoraŭ ne atingis la pinton."

Foj-refoje propagiĝas tutmonda epidemio

Laŭ raporto de Agence France-Presse Ameriko estas la regiono plej serioze batata de la epidemio.

La latin-amerika loĝantaro okupas 8% de la monda loĝantaro, sed ĝia lastatempa nombro de mortintoj pro la kronvirusa malsano jam okupas preskaŭ duonon de la monda nombro.

Cetere, estas serioza la situacio de la epidemio en multaj aziaj landoj. En Hindio la nombro de konfirmitaj kazoj jam superis 700 mil, laŭ antaŭkalkulo de hindaj amaskomunikiloj en la estontaj 10 tagoj la nombro probable superos milionon. Kaj kontinue disvastiĝas la epidemio en Afriko kaj la nombro de konfirmitaj kazoj en Afriko jam superis 500 mil.

Samtempe multaj landoj suferas la duan epidemion.

Reprevento de la epidemio troviĝas en dilemo

Anthony S. Fauci, ĉefo de usona Nacia Instituto de Alergiaj kaj Infektaj Malsanoj (NIAID) malkaŝe diris, ke ekzistas problemoj en Usono pri konfirmo de sensimptomaj infektitoj kaj virusa disvastiĝo inter junularo, kaj Usono ne ĝustatempe alprenis rilatajn izolitajn rimedojn. Multaj usonaj ekspertoj diris, ke pliiĝis usonaj konfirmitaj kazoj ĉefe pro grandmezura pliiĝo de konfirmitaj kazoj en sudaj kaj okcidentaj ŝtatoj, ĉar popolamasoj pli junaj ol 35-jaraĝaj ne surhavis maskojn aŭ ne tenis distancon en amasaktivadoj. Cetere en diversaj lokoj la rekomenco de ekonomio estas tro rapida, multaj lokoj ankoraŭ ne estas pretaj, sed haste rekomencis produkton kaj laboron, tial oni ne plenumis rilatajn preventajn kaj izolitajn rimedojn, kio kaŭzis releviĝon de konfirmitaj kazoj.

"Nun multaj landoj alfrontas la dilemon de prevento kaj regado de la epidemio kaj rekomenco de ekonomio". Tion analizis Ruan Zongze, konstanta vicestro kaj esploristo de Ĉina Insituto de Internaciaj Studoj.

Estas pli grava internacia kunlaboro

The Washington Post publikigis artikolon de Tedros montrante, ke nun en la mondo 141 specoj da vakcinoj kontraŭ krona viruso estas esplorataj kaj probable sukcesos tiuj landoj kiuj estas progresintaj en tiu ĉi flanko. Ekspertoj de MOS diris, ke la esploroj estas tre viglaj tamen oni ne povas antaŭvidi kiam vakcino estos publike uzebla kaj ĉu finfine vakcino estos sukcese esplorata.

Analizistoj opiniis, ke antaŭ uzado de vakcino la epidemio daŭros kaj estas pli grava internacia kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin