EU malfermos sian landlimon al 15 landoj

(GMT+08:00) 2020-07-12 16:11:34     Redaktoro:邱杰明

Posttagmeze de la 30a de junio, la Eŭropa Konsilio decidis, ke ekde la 1a de julio la Eŭropa Unio malfermos sian landlimon al vojaĝantoj el 15 landoj post longtempa diskutado.

En la listo estas la landoj, inkluzive de Alĝerio, Aŭstralio, Kanado, Kartvelio, Japanio, Montenegro, Maroko, Nov-Zelando, Ruando, Serbio, Sud-Koreio, Tajlando, Tunizio, Urugvajo kaj Ĉinio (laŭ principo de egaleco). Sed Usono estis ekskludita de la listo.

Estas rimarkinde, ke la listo apartenas al propono de la insititucio kaj ne havas devigan rajton de leĝo. La membrolandoj povas decidi ĉu malfermi la landlimon al tiuj landoj laŭ siaj propraj decidoj. Krome, la konsilio faros taksadon kaj renovigon pri la listo en ĉiuj du semajnoj laŭ epidemia situacio kaj kontraŭepidemiaj rimedoj de ĉiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin